Miĥail Devjatajev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mihail Devjatajev)
Saltu al: navigado, serĉo
Dosiero:Devyataev mihail petrovich.jpg
Heroo de Sovetunio Mihail Petroviĉ Devjatajev

Mihail Petroviĉ DEVJATEJEV (ruse: Михаи́л Петро́вич Девятаев) — piloto de ĉasaviadilo, eskapinto el sekreta nazia koncentrejo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miĥail Petroviĉ Devjatajev naskiĝis la 8-an de julio 1917 en la setlejo Torbeevo en Mordvio en kamparana familio kaj estis la 13-a infano en la familio. En 1933 li finis lernejon kaj en 1938 - la kazanan rivernavigan lernejon kaj aeroklubon, laboris kiel asistanto de kapitano de ŝipo sur Volgo.

En 1938 li estis rekrutita en la ruĝan armeon. En 1940 li finis aviadlernejon.

Lia unua aera venko okazis la 24-an de junio 1941. Tiam li apud Minsko faligis Ju-87. Baldaŭ li estis premiita per la ordeno de la ruĝa standardo.

La 23-an de septembro 1941, revenante de bataltasko li estis atakita per germaniaj ĉasaviadiloj. Li faligis unu, sed li mem estis vundita je la maldekstra kruro. Kuracista komisiono permesis al li flugi nur en la malrapida aviado. Li servis en nokta bombaviadila regimento, poste en la sanitara aviado. Nur renkontiĝinte kun Aleksandr Pokriŝkin en majo 1944 li revenis en ĉasan aviadon.

Ĝis julio Devjatajev faligis 9 malamikajn aviailojn. Vespere la 13-an de julio 1944 li kun grupo de Aerokobroj flugis por rezisti atakon de malamikaj aviadiloj. En la batalo apud Lvovo li estis vundita je la dekstra kruro kaj la aviadilo estis bruligita. Li paraŝutis el la aviadilo kaj estis kaptita.

Post pridemandadoj li estis sendita al la lodza militkaptejo. Poste li estis translokita al la militkaptejo "Neue Königsberg". Tie li komencis prepari eskapon. Li kun grupo de amikoj fosis sapeon, sed kiam restis nur kelkaj metroj, gardistoj trovis ilian sapeon. La organizantoj de la eskapo estis montritaj far de pefidinto kaj estis kondamnitaj al morto.

Devjatajev kun grupo de amikoj estis sendita al la koncentrejo Sachsenhausen apud Berlino. Unu el la unuaj tagoj tie gardisto mortigis nekondamniton - je Igor Stepanoviĉ Nikitenko (№ 104533), instruiston el Darnica (nun - distrikto de Kievo). Unu el aliaj kaptitoj helpis al Devjatajev interŝanĝi numerojn kun Nikitenko kaj Devjatajev plu vivis en la koncentrejo sub la nomo de Nikitenko. En fino de oktobro 1944 li kun grupo de 1500 militkaptitoj estis sendita sur la insulon Usedom, kie situis la sekreta provejo Penemunde, en kiu oni testis la sekretan armilon - V-2.

En januaro, kiam la fronto estis apud Vistulo, Devjatajev kun la kaptitoj Ivan Krivonogov, Vladimir Sokolov, Vladimir Nemĉenko, Fedor Adamov, Ivan Olejnik, Mihail Jemec, Petr Kutergin, Nikolaj Urbanoviĉ kaj Dmitrij Serdjukov komencis prepari eskapon. Ili peparis ŝtelon de aviadilo de la flughaveno, situanta apud la koncentrejo. Laborante en la flughaveno, Devjatajev kaŝe esploris stirejojn de la germanaj aviadiloj. De la difektitaj aviadiloj, kuŝantaj apud la flughaveno ili prenis panelojn. En la koncentrejo ili estis tradukataj kaj esplorataj. Ĉiu en la grupo detale sciis siajn devojn dum la eskapo.

La eskapo estis planita por la 8-a de februaro 1945. Survoje al la laboroj en la flughaveno ili mortigis gardiston. Unu el la eskapintoj vestis sin je lia vesto. Kiam teknikistoj foriris por tagmanĝi, la grupo de Devjatajev obtenis He-111, ĝuste tiun, kiu havis la aparatojn por direkti flugantajn V-2. Por ke lia malliberula vesto ne estu videbla li senvestigis sin. Sed en tiu momento estis trovita la kadavro de la mortigita gardisto kaj ili ne sukcesis eskapi nerimarkitaj. Sed la eskapo tamen okazis.

Nazioj sendis ĉasaviadilon por faligi ilin, sed ne sukcesis trovi la ŝtelitan He-111. Ĉe la fronto la aviadilo estis pafita per la sovetia kontraŭaviadila artilerio kaj ili devis urĝe alteriĝi. La grupo de eskapintoj komunikis gravajn informojn pri la sekreta insulo, kie oni testis raketajn armilojn. Post kelkaj tagoj la raketa bazo en Penemunde estis atakita fare de la sovetia aviado kaj grave damaĝita.

Kontraŭspionistoj severe pridemandis la militkaptitojn. En novembro 1945 Devjatajv estis malmobilizita. Li havis poblemojn trovi laboron. En 1946, havante atestilon de kapitano de ŝipo li kun peno trovis la laborlokon de dokisto en Kazano.

Nur en 1957, dank'al Sergej Korolov, Mihail Devjatajev kaj liaj amikoj estis rehabilititaj kaj poste, la 15-an de aŭgusto 1957 Mihail Devjatajev ricevis la titolon heroo de Sovetunio.

Ĝis siaj lastaj tagoj Mihail Devjatajev loĝis en Kazano, laboris kiel kapitano de riveraj ŝipoj, estis unu el la unuaj kapitanoj de akvoplaneaj ŝipoj.

Li estis premiita per Ora stelo de Heroo de Sovetunio, ordeno de Lenin, 2 ordenoj de la ruĝa standardo, ordenoj de la patriota milito de la 1a kaj la 2a gradoj, medaloj.

Devjatajev estis honora ano de respubliko Mordvio, de la urboj Kazano, Wolgast.

Mihail Petroviĉ Devjatajev mortis la 24-an de novembro 2002 kaj estis enterigita en Kazano.

En Torbeevo la 8-an de majo 1975 estis malfermita muzeo de Devjatajev, lian nomon havas milita ŝipo. En Germanio al li kaj 9 liaj amikoj estis instalita monumento.

Ligoj[redakti | redakti fonton]