Mihály Simai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihály Simai
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aprilo 1930 (1930-04-04) (93-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ekonomikisto
vdr

Mihály Simai [mihAj ŝimai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Simai Mihály estas hungara ekonomikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1985).

Mihály Simai [1] naskiĝis la 4-an de aprilo 1930 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Simai frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1948-1952, poste li iĝis samloke helpinstruisto. En 1954 li edziĝis baldaŭe havanta filinon. En 1957 li doktoriĝis, krome li plulernis en Parizo kaj Ĝenevo. Li profesoriĝis en 1971 en Universitato Marx Károly, kie baldaŭe li estis ankaŭ katedrestro. Same en 1971 li doktoriĝis antaŭ la akademio. Li partoprenis ankaŭ en fondo de ekonomia esplora instituto, krome li partoprenis en laboroj de diversaj filioj de UNO. Li okupiĝas precipe pri la tutmonda ekonomio, sed plej ofte pri la kapitalismaj landoj. Li ricevis eksterlandan kaj 3 hungarajn premiojn inter 1975-2007.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Tőkekivitel a jelenkori kapitalizmusban (1962)
  • Az Egyesült Államok a 200. évforduló előtt (Usono antaŭ la ducentjara datreveno), (1974)
  • International Technology Transfer and Economic Development in the Late 20th Century (1984)
  • A világgazdaság a XXI. század forgatagában: új trendek és stratégiák (2007)

Fontoj[redakti | redakti fonton]