Mijoŝi Ŝimeko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

MIJOŜI Ŝimeko (naskiĝis en 1911; mortis la 24-an de februaro 1998 en Ŝirotori) estis japana esperantistino.

Ŝi prezidis inter 1986 kaj 1990 Oomoto-Amikaron de Esperanto, kiu interalie financas la Premion Onisaburo Deguĉi ekde 1987. Ŝia filo Mijoŝi Ecuo estas la konata movada patrono financanta la ĉiujare aljuĝatan Subvencion Cigno.