Mika Kaurismäki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mika Kaurismäki
Mika Kaurismäki (2009)
Mika Kaurismäki (2009)
Persona informo
Naskonomo Mika Juhani Kaurismäki
Naskiĝo 21-an de septembro 1955 (1955-09-21) (68-jaraĝa)
en Orimattila
Lingvoj finnabrazilportugalaportugalaanglaitalasveda
Ŝtataneco Finnlando
Alma mater Universitato de Televido kaj Filmo Munkeno
Familio
Frat(in)o Aki Kaurismäki
Okupo
Okupo scenaristofilmproduktorofilmreĝisoroaktorofilmmuntisto
TTT
Retejo http://www.mikakaurismaki.com/
vdr

Mika KAURISMÄKI (naskiĝinta la 21-an de septembro 1955 en Orimattila, Suomujo) estas suoma kino-reĝisoro kaj frato de Aki Kaurismäki.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Mika Kaurismäki studis de 1977 ĝis 1981 ĉe la Altlernejo por Televido kaj Filmo en Munkeno. Li fondis kune kun sia frato Aki Kaurismäki la Meznokto-Sunan Filmo Festivalon en Sodankylä kaj la filmpruntedonan firmaon Villealfa, nomata laŭ la filmo Alphaville de Jean-Luc Godard.

Mika Kaurismäki vivas ekde la komenco de la 1990-aj jaroj en Brazilo kaj verkis siajn lastajn filmojn pri brazilaj temoj.

Du fojojn li ricevis la suoman filmpremion „Jussi“ por la plej bona reĝio: en 1983 por la filmo Arvottomat, en 1992 por Zombie ja kummitusjuna.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1981: Valehtelija, filmeto
  • 1981: Saimaa-ilmiö, dokumenta filmo, kun Aki Kaurismäki
  • 1982: Jackpot 2 (filmeto)
  • 1982: Arvottomat, kun Aki Kaurismäki
  • 1984: Klaani – tarina Sammakoitten suvusta
  • 1985: Calamari Union (kune kun Aki Kaurismäki)
  • 1985: Rosso
  • 1987: Helsinki Napoli – All Night Long
  • 1988: Yötyö, filmeto
  • 1989: Cha Cha Cha
  • 1989: Paperitähti
  • 1990: Amazon
  • 1991: Zombie ja kummitusjuna
  • 1993: Viimeisellä rajalla
  • 1994: Tigrero – Elokuva, joka ei valmistunut
  • 1995: H.A.R.P.: Bubble Struggle (muzikfilmo)
  • 1995: Jatkuva hälytystila
  • 1996: Sambólico (filmeto)
  • 1996: The Rhythm (filmeto)
  • 1998: L.A. Without a Map
  • 1999: Highway Society
  • 2002: Moro no Brasil (dokumenta filmo)
  • 2004: Honey Baby
  • 2004: Bem-Vindo a São Paulo ("Bonvenon en San-Paŭlo", filmeto)
  • 2005: Brasileirinho (dokumenta filmo)
  • 2008: Sonic Mirror (dokumenta filmo)
  • 2009: Haarautuvan rakkauden talo (internacia titolo "divorco en la finna", laŭvorte ""Domo de Branĉa Amo")
  • 2011: Mama Africa (dokumenta filmo)
  • 2012: Tie Pohjoiseen ("Vojo norden")
  • 2015: Tyttökuningas ("La Knabina Reĝo")
  • 2019: Mestari Cheng ("majstra kuiristo Ĉeng", internacia titolo "Majstro Ĉeng en Pohjanjoki")
  • 2020: Yö armahtaa (laŭvorte "La nokto kompatas", internacia titolo "Unu nokto en Helsinko")
  • 2022: Mielensäpahoittaja Eskorttia etsimässä("Ĉagrenita homo serĉanta akompananton")

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]