Mikael Nalbandjan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Mikael NALBANDIAN (Միքայել Նալբանդյան en armena lingvo) (n. la 14-a de novembro 1829 – m. la 12-a de aprilo 1866) estis armena verkisto kiu regis la armenan literaturon de la 19-a jarcento.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Grandparte memlernanto, Nalbandian intencis sacerdotiĝi sed forlasis la ideon por studi medicinon en la Universitato de Moskvo (1854-1858). Kunlabore kun Stepanos Nazarjan fondis la ĵurnalon "Hyusisapayl". Longe vojaĝis tra la tuta Eŭropo: Varsovio, Berlino, Parizo, Londono kaj Istanbulo, kaj ankaŭ Hindio. Pro lia ĉefa agado estis arestita kaj enprizonigita de la Cara registaro en Sankt-Petersburgo en 1862. Estis akuzita "pro inciti kontraŭcarajn sentojn pere de la distribuado de propaganda literaturo", eventuale estis ekzilita en 1865 al Kamyshin, fora regiono je pli ol 800 km de Moskvo, en la okcidenta bordo ĉe rivero Volgo en Saratova provinco. Mortis pro tuberkulozo en la prizono unu jaron pli malfrue. En Rusio estis malpermesate posedi bildojn aŭ portretojn de Nalbandjan; sed liaj portretoj kune kun lia poemo "Libereco" ĉe la marĝenoj estis kaŝe disvastigitaj.

Unu el liaj plej gravaj verkoj estis "La kanzono de la itala knabino" kiu en 1991 estis oficiale adoptita kiel la himno de la demokratia respubliko Armenio.