Mikaelo Karicki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mikaelo Karicki
Persona informo
Naskiĝo 4-an de septembro 1714 (1714-09-04)
en Dzitryki
Morto 10-an de marto 1781 (1781-03-10) (66-jaraĝa)
en Minsko
Lingvoj latina vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mikaelo (Miĥal) KARICKI (beloruse - Міхаіл (Міхал) Карыцкі, latine - Korycki 4-an de septembro 1714, vilaĝo Dzitriki, apud Lida - 10-an de marto 1781Minsko), latinlingva poeto, monako-jezuito, pedagogo, filozofo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Komencan edukadon ricevis en Babrujsko, poste studis en Vilno ĉe jezuita akademio je fakultato de filozofio kaj teologio. De la jaro 1730 membro de jezuita ordeno. Post fino de studado, estis lasita en akademio, kie instruis gramatikon, poetikon kaj retorikon. Ricevis gradon de doktoro de filozofio; laboris kiel rektoro en Njasviĵa jezuita lernejo, prelegis en lernejoj de Minsko, Sluck, Pinsk, Babrujsk. Strebis plibonigi sistemon de edukado, doni al ĝi pli laikan enhavon. Dum la jaroj 1770-1773 laboris en Babrujsk kiel direktoro de biblioteko en loka jezuita lernejo, poste, kiel rektoro de letnejo en Minsko. Malpermeso de jezuita ordeno tre influis je Karicki, same, kaj tio, ke rusia imperiestrino Katerina la 2-a donis azilon al jezuitoj en urbo Polack. Lia adeptemo al Rusio estis esprimita en multnombraj versoj, kiuj kompilis lia postmorta versaro "Kantoj" (1817).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Mikaelo Karicki estas unu el kunfondintoj de klasikismo kiel krea metodo, liaj verkoj influis je tiatempa latinlingva poezio de Polujo kaj Litvo. Verkis latine versojn, fabelojn, elegiojn, parodiojn. La verkoj plejparte estis dediĉitaj al tiatempaj sociaj, kaj kulturaj agantoj, lokaj okazintaĵoj.

Plej fama estas lia verko "Birda sejmo". Dum vivo estis eldonitaj 25 versoj, inter kiaj estas "Aŭsria Marso" (1756), "Ditirambo" (1757), "Kanto" (1781). Aŭtoro de elegioj "Al Kasakouski" kaj "Al frato Reĝo", naturpriskriba odo "Al vintro". Apartaj versoj estis eldonitaj en verkaro "Musarium Sarmatikarum specimina nova" (1771). Post lia morto en Polocka jezuita akademio estis eldonita lia versaro sub nomo "Kantoj" ("Carmina M. Korycki").

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Жлутко А. Міхал Карыцкі - лацінамоўны паэт Беларусі эпохі Асветніцтва //Весці АН БССР. Сер. грамад. навук. 1988. №5.
  • Парэцкі Я. Міхаіл Карыцкі. Мн., 1991.
  • Корыцкий Михаил //Энциклопедический словарь Брокгауза и Ефрона: В 86 томах (82 т. и 4 доп.). - СПБ.: 1890-1907.
  • Суднік С. Лідскія юбіляры 2004 года //Лідскі летапісец. №27-28, 2004.