Mikaelo el Cesena

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fratulo Mikaelo el Cesena, sekulare Mikaelo Fuschi (Cesena, 1270 ĉirkaŭ – Munkeno de Bavaria 1342), estis itala franciskana religiulo, teologo kaj filozofo. Li estis pensulo elstare influa en la politikaj kaj ekleziaj eventoj de la 14-a jarcento. La delegitoj de la franciskana ordeno lin elektis plurfoje al la ofico de Generala Superulo de la Franciskanoj, en kiu li daŭrigis labori ekde 1316 ĝis 1328.

Li elstaris precipe kiel persono centra en la lukto kontraŭ la spirituali, ĉar li ilin praktike sukcesis malaperigi aŭ ilin igi neinfluaj inter la kristana komunumo.

Biografio

Post la periodo de la teologiaj studoj ĉe la universitato Sorbono de Parizo, Mikaelo el Cesena estis elektita al la plej alta ofico de la franciskana ordeno dum la ĝenerala kapitulo efektivigita en Napolo en la 30-a de majo de 1316. Dum tiu kapitulo estis ankaŭ aprobitaj la Konstitucioj de la Ordeno kiuj poste estis notigitaj, pro la fakto ke ilin aranĝis fratula aro de Asizo, kiel Constitutiones Assisienses (Asizaj konstitucioj).

Kiel generala ministro, Mikaelo ekdekomence distingiĝis pro decida opono al la fratuloj Spiritualaj subtenantoj (kaj urĝantaj inter la kristanaj popoloj) la “absolutan malriĉecon de Jesuo Kristo” kaj la neceson ke la supozita vivstilo de Kristo estu devige praktikata en la franciskana ordeno kaj, por iuj de tiu aro, ankaŭ en la tuta eklezia regantaro. En tiu agado de opono kaj persekuto, Mikaelo estis apogita de la avinjona papo Johano la 22-a (1316-1334). En 1317, en Marsejlo, estis ŝtuparumitaj kvar spiritualaj fratuloj. Per buleaj leteroj markitaj Sancta Romana kaj Gloriosam Ecclesiam la papo riproĉis kaj ekskomunikis ĉiun Spiritualan aron: li celis glatigi la gravan “malaglataĵon” de la rompiĝo inter franciskana aro konventuala kaj franciskana aro observanta kondamnante la ekĉesojn de la Spiritualoj, kiuj akuzis, ekscitante la popolojn, la papon mem pri herezo kaŭze de la poseda uzo de la materiaj bonaĵoj. Pro tiu persekuto, kiu tamen ne koncernis la personan vivstilon de la persekutatoj, eminentaj gvidantoj de tiu movado kiel Ubertino el Casale kaj Anĝelo Klareno devis forlasi la ordenon.

Komence de 1321, tamen, ankaŭ la rilatoj de Mikaelo kaj Johano 22-a difektiĝis. Dum la Ĝenerala kapitulo de Peruĝo de 1322 la delegitoj defendis la tezon de la “absoluta malriĉeco” de Kristo kaj apostoloj individue kaj kolektive. La “franciskana manifesto de Peruĝo (pli precize, du enciklikaj leteroj skribitaj de la kapitolo kaj adresita al ĉiuj fratuloj estis malaprobita kaj kondamnita de la papo. Evidente la kolizio de frato Mikaelo kun la papo jam neinverseble deflagraciis.

La papo tiam igis la franciskanojn mastroj de siaj konventoj, kion ili de ĉiam provis eviti kaj por tion realigi ili jam obtenis ke la papo Nikolao la 3-a deklaru per la buleo Exiit qui seminat (Eliris kiu semas) de 1279), ke la franciskanoj posedas nenion, nek individunivele nek kolektivnivele nek ordennivele, nek konventojn, nek iun ajn aranĝaĵon por travivi aŭ apostoli... Proprietulo de ĉio estas la Apostola seĝo kaj la administrado estas konfidita al papaj prokuroroj! Papo Johano 22-a abolis tiun buleon kaj tuj la franciskanoj sin taksis proprietuloj: hororo!

La generala ministro Mikaelo el Cesena estis kunvokita al Avinjono en 1327. La 22-an de majo 1328 li estis reelektita genarala ministro (kapitulo de Bolonjo. Papo Johano altrudis al li devigitan rezidejon en Avinjono, sed en la nokto ĉevalanta la 26-a kaj 27-a de majo li forfuĝis el la urbo kune kun malgranda grupo da fratuloj, inter kiuj filozofo kaj teologo Vilhelmo el Okam kaj kanonisto Bonagracia el Bergamo. La fuĝintoj enŝipiĝis kaj atingis en Pisa la kampon de Ludoviko la Bavara tiam kanditato al la imperia trono.

La papo ekzigis Mikaelon el ties rolo de generala ministro per la buleo Cum Michaël de Caesena de 28-a de majo 1328. La sekvan junion diversaj el la fuĝinta grupo estis ekskomunikitaj.

Dum la sinsekva kapitulo, kunvokita en Parizo en la Pentekosto de 1329, estis elektita generala ministro Guiral Ot (konita ankaŭ per la nomo Geraldo de Odo). Parto de la franciskanaj delegitoj – ĉiukaze minoritata – restis fidela al Mikaelo el Cesena, rifuzante agnoski la aŭtoritaton de la nova elektito kaj de la papo mem, konsiderita hereza kaj do ipso facto (pro la fakto mem) defalinta jam ekde la 12-a de majo de 1328 kiam Ludoviko la Bavara, en sia kolizio kun la papo por la posteuleca akiro de la imperia trono, estis elektiginta la franciskanon Pietro Rainalducci el Corbara papo kun la nomo de Nikolao la 5-a.

Elstarulo, kune kun Vilhelmo el Okam kaj Marsilio el Padovo, de la intelektula rondo protektita de Ludoviko imperiestro, Mikaelo el Cesena travivis ĉe la imperia kortego ĝis la morto okazinta 1342. Eble mortopunkte li transdonis al fratulo Vilhelmp el Okam la taskon de la ofico, ne praktikata tamen, de generala ministro konfidante al li ankaŭ la ordenan sigelilon kiu estis ankoraŭ en siaj manoj.

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ

Bibliografio

  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [1] Enciclopedia_Cattolica
    • [2] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [3] Catholic_Encyclopedia