Mikaelo la 1-a Kerulario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mikaelo la 1-a Kerulario.

Mikaelo la 1-a Kerulario (greke Μιχαήλ Α΄ Κηρουλάριος, naskita ĉirkaŭ 1000 en Konstantinopolo, mortinta la 21-an de januaro 1059) estis patriarko de Konstantinopolo de 1043 ĝis 1058.

Elektita la 25-an de marto 1043, lia patriarkado koincidis kun la pontifikado de Leono la 9-a kaj kune ĉefrolis en la orienta skismo.

La konfronto kun Romo ekis en 1051 post la akuzo de Kerulario al la okcidenta eklezio je juda herezo pro uzado de sengista pano en la Eŭkaristio kaj minaco fermi la latinajn preĝejojn de Konstantinopolo, se ili ne adoptos la grekan ritaron.

La papo Leono la 9-a, minacita de la normandoj, serĉis aliancon kun Bizancio kaj sendis, en 1054, delegitaron al Konstantinopolo. La ĉefo de tiu delegitaro estis kardinalo Humberto de Silva Candida, la aliaj membroj estis la ĉefepiskopoj Federiko de Lorena kaj Pedro de Amalfi.

La papaj reprezentantoj neis, je la alveno en Konstantinopolo, la ekumenan titolon de la patriarko, la dua posteno en la eklezia hierarkio de Konstantinopolo kaj krome, ili dubigis pri la laŭleĝa patriarkiĝo de Kerulario.

Pro tio, la patriarko malakceptis ricevi la papajn reprezentantojn kaj Humberto respondis publikigante sian “Dialogon inter romano kaj konstantinopolano”, per kiu li mokiĝas de la grekaj moroj, kaj ekskomuniante Kerularion per buleo kiun li lasis la 16-an de julio 1054 sur la altaro de Sankta Sofio; post kio li forlasis la urbon.

La 24-an de julio samjare, Kerulario respondis per ekskomuniado al la kardinalo kaj la aliajn delegitojn, per kio ekiĝis la skismo kiu finiĝis en la plej grava divido de la kristana eklezio.