Miklós Erdélyi (dirigento)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Erdélyi
Persona informo
Naskiĝo 9-an de februaro 1928 (1928-02-09)
en Budapeŝto
Morto 1-an de septembro 1993 (1993-09-01) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo dirigentokomponisto
vdr

Miklós Erdélyi [miklOŝ erdEji], laŭ la hungara skribmaniero Erdélyi Miklós estis hungara dirigento.

Miklós Erdélyi naskiĝis la 9-an de februaro 1928 en Budapeŝto. Li mortis la 1-an de septembro 1993 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Erdélyi frekventis Muzikakademion Franz Liszt en Budapeŝto inter 1946-1951, kie li lernis de János Ferencsik. Li komencis sian karieron ĉe orkestro Harmónia kaj koruso de Hungara Radio. En 1951 li ekhavis postenon en Budapeŝta Ŝtata Operejo, kie li ofte dirigentis operojn de Wolfgang Amadeus Mozart. Li dirigentis ankaŭ debutan prezenton de opero Az ember tragédiája en 1969. Li longe estis gastodirigento de orkestro de Nederlanda Radio kaj de orkestro en Tokio. Li ricevis premion Kossuth en 1975, inter 1960-1985 ankaŭ aliajn premiojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]