Miklós Hollósi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Hollósi
Persona informo
Naskiĝo 24-an de oktobro 1941 (1941-10-24)
en Budapeŝto
Morto 22-an de septembro 2016 (2016-09-22) (74-jaraĝa)
en Szeged
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kemiisto
vdr

Miklós Hollósi [miklOŝ holOŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hollósi Miklós estis hungara kemiisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2004).

Miklós Hollósi [1] naskiĝis la 24-an de oktobro 1941 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Hollósi frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1960-1965, poste li eklaboris samloke en la universitato. En 1990 li doktoriĝis antaŭ MTA. En 1993 li iĝis katedrestro, dume li esploris kelfoje ankaŭ eksterlande, ekzemple en Parizo, Heidelberg, Filadelfio, Zagrebo. Li okupiĝis precipe pri spektroskopio, Alzheimer-malsano kaj proteinoj. Li ricevis premiojn en 1990 kaj 1996.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Crystal Structure of Cyclo (1982)
  • A sztereokémia és kiroptikai spektroszkópia alapjai (2004)
  • Cyclic Peptide Models of the Ca2+-Binding Loop of a-lactalbumin (2005)

Fontoj[redakti | redakti fonton]