Miklós Horthy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Miklós Horthy de Nagybánya
Miklós Horthy

Regento Horthy


Regento de Hungario
En funkcio:
1-a de marto 1920 – 15-a de oktobro 1944

Naskiĝo 18-an de julio 1868
en Flag of Austria-Hungary (1869-1918).svg Kenderes, Aŭstrio-Hungario
Morto 9-an de februaro 1957
en Flago de Portugalio Estoril, Portugalio
Nacieco hungaro
Politika partio nenia
Edzo/ino Magdolna Purgly de Jószáshely
Profesio politikisto, regento
v  d  r
Information icon.svg

HORTHY Miklós (pron. horti miklo`ŝ), naskita en Kenderes Hungario, la 18-an de junio 1868, mortinta en Estoril, Portugalio, la 9-an de februaro 1957, estis hungara politikisto, regento de Hungara reĝlando en 1920–1944. Lia nobela antaŭnomo estis nagybányai [nadjbAnjai].


  • 1909-1914 adjutanto de Francisko Jozefo, poste krozo-estro
  • 1918, februaro: sange disbatas la ribelon de matrosoj en Cattaro (hodiaŭ Kotor)
  • 1918, marto - : estro de floto, poste subadmiralo, pli poste admiralo de la aŭstra-hungara ŝiparo
  • 1919.05.30-1919.07.12: ministro de defendaj aferoj en la kontraŭrevolucia registaro, poste komandanto de la t.n. nacia armeo (konsistanta ĉefe el oficiroj)
  • 1919.11.16: enmarŝas Budapeŝton (post la interkonsento kun la rumanoj, entento)
  • 1920.03.01- : guberniestro de Hungario
  • 1921. 03. kaj 10.: fiaskigas la revenajn planojn de Karlo la 4-a
  • 1942: oni ekkreis la postenon de vic-guberniestro kaj elektis lian filon, Stefanon (István hungare) al tiu posteno (kiu mortis tiujare en aviadila akcidento)
  • 1944.03.19: naziaj trupoj konkeris Hungarion, li poste legitimis la okupadon kaj nomumis novan registaron konvene al la nazioj
  • 1944.10.11.: konfidantoj de li subskribis packontrakton kun Sovetunio, sed ĝi ne realiĝis
  • 1944.10.15-16: li proklamis armisticon, sed la nazioj organizis puĉon. Li skribe abdikis favore al Ferenc Szálasi, nazia pupulo de la germanoj, kaj transdonis la ŝtatestrecon.

Kvankam Jugoslavio volis lin tiri al la tribunalo de Nürnberg (pro murdado dum la okupado de jugoslavia teritorio en 1941), Usono (kaj Stalino) ne jesis al tio.

Li aperis en la Nurenberga proceso kiel atestanto.

Li estis kalvina estro de la ĉefe katolika Hungario.

Listo de Hungariaj Ŝtatestroj


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]