Miklós Jancsó (reĝisoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Jancsó
Persona informo
Naskiĝo 27-an de septembro 1921 (1921-09-27)
en Vác
Morto 31-an de januaro 2014 (2014-01-31) (92-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj FilmoScienca Universitato de Szeged
Familio
Edz(in)o Márta Mészáros • Zsuzsa Csákány
Infanoj Miklós Jancsó • David Jancsó
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo
vdr

Miklós JANCSÓ [miklOŝ janĉO], hungare Jancsó Miklós estis hungara reĝisoro, scenaristo, skolto.

Miklós Jancsó
Miklós Jancsó en 2000

Miklós Jancsó naskiĝis la 27-an de septembro 1921 en Vác kaj mortis la 31-an de januaro 2014.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Jancsó frekventis universitaton pri juro, post la 2-a mondmilito ankaŭ ĉeflernejojn pri filmo kaj reĝisorado. En 1949 li edziĝis, baldaŭe havanta filon kaj filinon, poste li denove edziĝis en 1958. En la sekva jaro li konatiĝis kun Gyula Hernádi, kun kiu baldaŭe laboris kune. En 1981 li denove edziĝis, poste filo naskiĝis. En 1988 li ekinstruis en la ĉeflernejo, en la fruaj 1990-aj jaroj ankaŭ en Universitato Harvard. Li ricevis premiojn Kossuth en 1973 kaj 2006, sed li ricevis ankaŭ aliajn premiojn, eĉ eksterlandajn.

Liaj reĝisoraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • kinejaj filmoj inter 1958-2009, ekzemple Oldás és kötés 1963; Szegénylegények 1965; Csillagosok, katonák, 1967; Lumaj ventoj, 1968; Égi bárány, 1970; Még kér a nép, 1972; Allegro Barbaro, (1978)
  • dokumentaj filmoj kaj mallongaj filmoj, ekzemple A szovjet mezőgazdasági küldöttség tanításai (Instruoj de la soveta agrara delegitaro), 1951; Kezünkbe vettük a béke ügyét, 1951
  • 3 televiziaj filmoj inter 1982-1984
  • 11 teatraĵoj inter 1971-1983, ekzemple Otelo, 1980

Fontoj[redakti | redakti fonton]