Miklós Ligeti
El Vikipedio
Miklós LIGETI [miklOŝ ligeti], hungare Ligeti Miklós estis elstara hungara skulptisto.
Skulptaĵo pri Anonymus (hungara kronikisto)
Li naskiĝis en la 19-an de majo 1871 en Buda. Li mortis en la 10-an de decembro 1944 en Budapeŝto.
Vivo [redakti]
Li lernis la skulptadon de Alajos Stróbl, poste li lernis en Parizo, kie li studis teknikon de Auguste Rodin kaj iomete ankaŭ la pentradon. Post la hejmenveno li faris sukcesajn skulptaĵojn kaj ankaŭ ornamaĵojn de imponaj konstruaĵoj.
Verkoj (selekto) [redakti]
- ĉefverko: Anonymus (hungara kronikisto) 1903, Budapeŝto bronzo
- Tronheredanto Rudolf en ĉasista unuformo 1908, Budapeŝto (bronzo)
- Elizabeto de Aŭstrio-Hungario 1907, Szeged (blanka marmoro)
- Kiso-Amo 1901 marmoro
- Róza Déryné Széppataki 1935 Budapeŝto (dum la 2-a mondmilito ĝi neniiĝis)
Fontoj [redakti]
- Hungara Vikipedio