Miklós Lukács
Miklós Lukács | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de februaro 1905 en Gyula |
Morto | 1-an de novembro 1986 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | György Lukács |
Okupo | |
Okupo | dirigento |
Miklós LUKÁCS [miklOŝ lukAĉ], hungare Lukács Miklós, Esperante Mikaelo Lukács estis hungara dirigento.
Miklós Lukács naskiĝis la 4-an de februaro 1905 en Gyula - mortis la 1-an de novembro 1986 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Miklós Lukács lernis muzikon en Lejpcigo, poste en Berlino. Inter 1930-1943 li dirigentis en diversaj germanaj urboj, ekzemple en teatroj de Hamburgo, Osnabrück, Münster, Greifswald. Li debutis en Budapeŝta Ŝtata Operejo en 1943 kaj restis en la operejo. Baldaŭe li plenumis diversajn postenojn en la operejo kaj en la muzikakademio, dume li konstante estis dirigento en la operejo kaj ĉe alia grava orkestro. En 1978 li emeritiĝis, sed foje li dirigentis en Germanio. Li ricevis premion Kossuth en 1973, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.