Miklós Mézes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Mézes
Persona informo
Naskiĝo 28-an de julio 1953 (1953-07-28) (70-jaraĝa)
Okupo
Okupo inĝeniero-agronomo
vdr

Miklós Mézes [miklOŝ mEzeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mézes Miklós estis hungara agronomo, inĝeniero, profesoro, membro korespondanta (2010), ordinara (2016) de Hungara Scienca Akademio.

Miklós Mézes [1] Arkivigite je 2013-09-27 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis en 1953 en Hungario.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Mézes frekventis agraran universitaton en Gödöllő inter 1972-1977, poste li laboris 2 jarojn en instituto. En 1979 li doktoriĝis en universitato de Gödöllő, baldaŭe li profesoriĝis samloke en 1994. Jam en 1978 li komencis instrui en Gödöllő, ekde 1994 li estas katedrestro (foje ankaŭ vicrektoro). En la 1990-aj jaroj li studvojaĝis al diversaj eksterlandaj universitatoj. Li doktoriĝis en 2000 antaŭ la akademio. En 2001 li estis nomita ĉefredaktoro de Baromfi.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Effect of sexual steroids on carotene, vitamin A and zinc metabolism of chickens (1981)
  • Szelén kiegészítés hatása a GnRH válaszreakcióra kosokban (1992)
  • Antioxidáns rendszerek és a membrán védelem (2003)
  • Allometric scaling of fatty acyl chains in fowl liver, lung and kidney but not in brain phospholipids (2010)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.