Miklós Müller
Miklós Müller [miklOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Müller Miklós estis hungara kuracisto, biologo, profesoro, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (2001).
Miklós Müller [1] naskiĝis en 1930 en Hungario.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Miklós Müller frekventis universitaton en Budapeŝto, kie li samtempe lernis kuracadon kaj biologion. Li doktoriĝis en 1955 en la universitato, poste li ekinstruis samloke en la universitato. Tiutempe li konatiĝis kun biologiaj skoloj de Sovetunio, precipe pri Trofim Lisenko. Inter 1964-1990 li laboris en universitato de Novjorko, kie li esploris precipe parazitojn de homoj. En 1990 li pensiuliĝis, sed tamen li okupiĝas pri historio de la biologio dum la 20-a jarcento, ĉefe pri Lisenko. Li ricevis germanan nedalon en 2006, hungaran premion en 2007.
Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]
- The hydrogen hypothesis for the first eukaryote (1998) - kunaŭtoro