Miklós Mester

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Mester
Persona informo
Naskiĝo 8-an de marto 1906 (1906-03-08)
en Rugănești
Morto 5-an de januaro 1989 (1989-01-05) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo historiistopolitikisto
vdr

MESTER Miklós (meŝter) estis hungara historiisto naskita en Rugonfalva la 8-an de marto 1906 kaj mortinta en Budapeŝto la 5-an de januaro 1989.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Mester abiturientiĝis en la unitariisma gimnazio de Székelykeresztúr. Ekde 1918 por du jaroj li studis en ekonomiscienca universitato de Budapeŝto kaj pli poste en la Pázmány Péter Tudományegyetem. En 1925 li doktoriĝis pri la historio de Orient-Eŭropo. Liaj studoj aperis en la eldonaĵoj de la Bartha Miklós Társaság, en revuoj de Koloĵvaro en Magyar Út, en Magyarságtudomány. Ĝis 1939 li estis kunlaboranto de la Népies Irodalmi Társaság. Apartenis al ĝia agosfero la biblioteko kaj la studenthejmo, kies li estis unue la sekretario, pli poste ekde 1936 direktoro. En 1939 oni elektis lin deputito. En 1944 li iĝis ŝtatsekretario en la ministerio por religi- kaj instruaferoj. Li forlimitiĝis de la ekstremecoj en sia agado. La 15-a de oktobro 1944 li eniris en kontraŭleĝecon. En 1945 la rusaj aŭtoritatoj arestis lin, sed baldaŭ elliberigis lin. Lia ekzemplodonanta konduto praviĝis ankaŭ antaŭ la hungaraj aŭtoritatoj. Ĝis la fino de 1949 li gvidis studenthejmon kaj pli poste li laboris ĉe la Entrepreno Librodisvastiganta Horizont. En junio de 1951 oni elsetligis lin la vilaĝon Felsővadász en Borsod, kie li laboris en agrikulturo kaj en arbaro. Li povis reveni Budapeŝton nur post 1956. Li plulaboris ĉe la Horizont ĝis 1959, sekve li laboris unu jaron en elektroteknika fabriko ĝis sia pensiuliĝo en 1960. Ĝis 1966 li estis oficisto ĉe la entrepreno de hungara libraroprovizo. Ekde la kvindekaj jaroj publikis liajn artikolojn eksterlandaj revuoj. Liaj manuskriptojn konservas la Manustriptarejo de MTA.

Verko[redakti | redakti fonton]

  • Az autonóm Erdély (Bp., 1937).

Fonto[redakti | redakti fonton]