Miklós Németh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

NÉMETH Miklós (naskiĝis la 24-an de januaro 1948 en Monok) estas hungara politikisto kaj ekonomikisto. Li estis ĉefministro de 1988 ĝis 1990.

De 1966 ĝis 1971 li studis en la Ekonomia Universitato Karl Marks. Poste li eklaboris tie kiel aspiranto, (profesor)asistanto kaj adjunkto (1971-1977). De 1974 ĝis 1975 li ricevis IREX-stipendion por la Universitato Harvard.

De 1977 ĝis 1981 li estis vic-sekciestro en la Tutlanda Planoficejo. De 1981 ĝis 1987 li postenis en la ekonomia sekcio de la Centra Komitato (CK) de Komunisma Partio (MSZMP KB) (kunlaboranto, vic-sekciestro, sekciestro). De 1987 ĝis 1988 li estis sekretario pri ekonomio en CK. De 1988 ĝis 1990 li estis ĉefministro, de 1988 ĝis 1991 parlamentano.

De 1991 ĝis 2000 li estis vic-prezidanto de EBRD.