Miklós Perényi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Miklós PERÉNYI [miklOŝ perEnji], hungare Perényi Miklós, Esperante Mikaelo Perényi estas hungara violonĉelisto, komponisto kaj profesoro.

Miklós Perényi naskiĝis la 5-an de januaro 1948 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Perényi devenis el muzikema familio. Li frekventis tre frue muzikakademion en Budapeŝto kaj li komencis siam karieron en 1957. Baldaŭe li plulernis en Salzburg, Luzern kaj Romo. En 1963 li atingis la duan lokon en konkurso de vilonĉelistoj. Ekde 1974 li instruas en la Muzikakademio Franz Liszt en Budapeŝto. Krom la koncertadoj li ankaŭ komponadas. Li ricevis premiojn Kossuth en 1980 kaj 2007, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn. En 2002 li ricevis premion Chevalier de l’orde des Arts et des Lettres en Francio.

Lia repertuaro estas de baroko ĝis la nuntempo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio