Miklós Szemere

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Szemere
Persona informo
Naskiĝo 17-an de junio 1802 (1802-06-17)
en Lastovce
Morto 20-an de aŭgusto 1881 (1881-08-20) (79-jaraĝa)
en Lastovce
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo poeto • advokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Miklós Szemere [miklOŝ semere], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szemere Miklós estis hungara advokato, politikisto, poeto, tradukisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy.

Miklós Szemere naskiĝis la 17-an de junio 1802 en Hungario, en Lasztóc (nuntempa Lastovce en Slovakio). Li mortis la 20-an de aŭgusto 1881 en Lasztóc.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Szemere frekventis kalvinanan altlernejon en Sárospatak. Li iĝis juristo en 1827. En la 1830-aj jaroj li interesiĝis pri la poezio kaj artoj kaj vivis en Vieno kaj Italio. En 1836 li edziĝis kaj poste li okupiĝis pri artoj kaj politiko. En 1848-1849 li finbatalis la liberecbatalon, poste li okupiĝis pri sia bieno en Lasztóc, kie daŭre li poemadis, tradukadis. Foje li vojaĝadis, ekzemple li vizitis eksterlande Lajos Kossuth-on.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • tradukaĵoj de Goethe 1840
  • kolektitaj poemoj 1882
  • eldonitaj manuskriptoj 1902

Fontoj[redakti | redakti fonton]