Miklós Váradi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

VÁRADI Miklós (va:radi miklo:ŝj) estis hungara komercisto naskita en Nadjvarado en 1589 kaj mortinta en Koloĵvaro la 28-an de marto 1659.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Váradi studis en la reformita kolegio de sia naskiĝurbo, poste transprenis la negocon de sia patro kaj faris grandskalan komercon precipe kun urbo Vieno. El lia grava biblioteko postrestis unu volumo de Erasmo de Roterdamo en la biblioteko de la reformita kolegio de Koloĵvaro. En Koloĵvaro li estis dum jardekoj ĉefadministranto de la reformita eklezio. Li subtenis plurajn lernantojn.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon[1]