Miklós Vendel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Miklós Vendel [niklOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vendel Miklós estis hungara geologo, profesoro, membro (korespondanta en 1933, ordinara en 1943) de Hungara Scienca Akademio. Lia frato estis Aladár Vendl.

Miklós Vendel [1] naskiĝis la 8-an de oktobro 1896 en Sopron. Li mortis la 7-an de februaro 1977 en Sopron.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Vendel frekventis universitaton ĝuste dum la 1-a mondmilito en Budapeŝto, tial li ankaŭ batalis kontraŭ la italoj. Li doktoriĝis en 1920, samtempe li estis vicprofesoro en Universitato de Budapeŝto. En 1923 li ekinstruis en altlernejo en Sopron kie li atingis la instruan rangon publika eksterordinara profesoro. En la studjaro 1937 li estis dekano. Li pensiuliĝis en 1972. Li okupiĝis pri ĉiuj branĉoj de geologio. Li ricevis premion Kossuth en 1951.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Geologie der Umgebung von Sopron (1929)
  • Die technisch wichtige Mineralschätze Ungarns (1938)
  • A kőzetmeghatározás módszertana (1959)

Fontoj[redakti | redakti fonton]