Miklós Villányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Miklós Villányi [miklOŝ vilAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Villányi Miklós estas hungara politikisto, ministro, ekonomikisto.

Miklós Villányi [1][rompita ligilo] naskiĝis la 5-an de marto 1931 en Gyűrűs.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Villányi akiris diplomon en Universitato Marx Károly en 1953, en la sama jaro li aliĝis al la komunistoj. Li plulernis 2 jarojn helpe de stipendio de Hungara Scienca Akademio. Li eklaboris en 1955 en ministerio pri financo, kie li havis paŝo post paŝo pli signifajn postenojn. Inter 1974 kaj 1982 li estis subministro, poste denove subministro, sed en ministerio pri agrikulturo kaj nutro. Inter 1987 kaj 1989 li estis ministro pri financo en Kabineto Grósz.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • A közgazdasági szabályozók vállalati és szövetkezeti alkalmazásának... (1976)
  • Pénz- és hitelgazdálkodás a mezőgazdaságban (1968)
  • Mezőgazdasági számlakeret (1982)

Fontoj[redakti | redakti fonton]