Miklós Wesselényi (filo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Miklós Wesselényi)
Saltu al: navigado, serĉo
Miklós Wesselényi, pentrita de Miklós Barabás

Barono WESSELÉNYI Miklós pli juna (veŝelenji) estis hungara politikisto, publicisto en Transilvanio, Hungario naskita la 30-an de decembro 1796 en Zsibó, Hungario kaj mortinta la 21-an de aprilo 1850 en Pest (urbo). Li estis filo de Miklós Wesselényi, praavo de Miklós Wesselényi. Li iĝis direktora membro de Hungara Scienca Akademio en 1830.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Wesselényi estis hejmlernanto. En 1814 li vojaĝis longe en Aŭstrio kaj Italio. En la publika vivo de Transilvanio li partoprenis ekde 1817. En 1820 li interkonatiĝis kun István Széchenyi grafo kaj en 1822 ili faris kune vojaĝon en Anglio. Je la komenco de la 30-aj jaroj li fariĝis unu el la ĉefaj organizintoj de la reformopozicio de Hungario kaj gvidinto de la reformopozicio de Transilvanio. En la jaroj 18301832 li malproksimiĝis politike de Széchenyi. Dum la inundo en Pest la 13-an de marto 1838 li savis multe da homoj, ricevante tial la nomon "la inunda ŝipisto". En 1839 li estis kondamnita al trijara prizono pro patrujperfido, sed post dumonata mallibereco oni permesis al li, ke vojaĝu al Grafenbergo en Aŭstrio por kuracigi sin. En 1840 li ricevis amnestion. En 1844 li blindiĝis, sed daŭrigis sian politikan agadon partoprenante ankaŭ en 1848 je la kunvenoj de parlamento de Transilvanio kiel deputito. Li estas entombigita en la kripto de sia kastelo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A régi híres ménesek egyike (zsibói) megszünésének okairól. Pest, 1829,.
  • Balítéletekről. Írta... 1831-ben. Nyomatott Bukarestben 1833. (illetőleg Lipcsében.)
  • Szózat a magyar és szláv nemzetiség ügyében. Lipcse, 1843. (Nyom. Hálában. Németre ford. 1844.)
  • Teendők a lótenyésztés körül. Kolozsvár, 1847.
  • Beszéd az 1834. országgyűlésen.

Fonto[redakti | redakti fonton]