Miklós Wesselényi (ĵurnalisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Miklós Wesselényi
Persona informo
Naskiĝo 17-an de marto 1911 (1911-03-17)
en Kluĵo
Morto 14-an de majo 1980 (1980-05-14) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Edz(in)o Ágnes Fedor
Parencoj Miklós Wesselényi
Okupo
Okupo ĵurnalistoverkisto
vdr

WESSELÉNYI Miklós (veŝele:nji), ĝis 1945 barono, estis hungara ĵurnalisto, verkisto naskita en Koloĵvaro la 17-an de marto 1911 kaj moryinta en Budapeŝto la 14-an de majo 1980. Li estis pranepo de Miklós Wesselényi

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Wesselényi havigis en 1936 diplomon pri ŝtat- kaj jursciencoen Universitato Pázmány Péter, en 1937 en Parizo en École des Sciences Politiques diplomon pri politikaj sciencoj. Li estis kunlaboranto de gazetoj en 1938-1939 de Pesti Napló, inter 1939-1944 de Magyar Nemzet, poste de tiu de lasta li estis eksterpolitika rubrikestro. Dum la germana okupiĝo (ekde 19-a de marto 1944) pro sia antaŭfaŝista konduto li devis kaŝadi sin. Post 1945 li denove estis kunlaboranto de Magyar Nemzet, kaj kunulredaktoro kun Béla Zsolt de semajngazeto Haladás. En 1946-1947 li laboris en la hungara ambasadejo de Parizo. Je lia inicio estiĝis la Hungara Eksterafera Instituto, kies li estis direktoro. Li estis sekretario ankaŭ de la Hungara Eksterafera Asocio. En 1949 lige de proceso László Rajk oni eksigis lin. Li estis kunlaboranto en 1951-1953 Országos Széchényi Könyvtár, inter 1953-1957 de Historiscienca Instituto de MTA, en 1957-1959 ĉefkunlaboranto de la gazeto Esti Hírlap. Ekde 1959 ĝis sia pensiuiĝo li estis ekstera kunlaboranto de Budapester Rundschau, poste ĝia viĉefredaktoro. Li estis post sia pensiuliĝo ekstera kunlaboranto de gazeto Magyarország. Li havis rolon je tio, ke la Sankta Krono revenis Hungarujon.

verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A Harmadik Birodalom keletkezése (Bp., 1936);
  • Osztály és osztályharc (Bp., 1939);
  • Keresztmetszet (pensoj, studoj, Bp., 1942);
  • Félúton… (rakontoj, Bp., 1943);
  • Atlantiszi harangszó (studoj, Bp., 1946);
  • A Harmadik Birodalom bukása (Bp., 1947).

Fonto[redakti | redakti fonton]