Miklós Hidas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

HIDAS Miklós (hidaŝ), Hartstein estis hungara inĝeniero pri elektro naskita en Zilah la 15-an de novembro 1902 kaj mortiĝinnta en Budapeŝto la 26-an de julio 1956.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Hidas havigis diplomon en la teknikuniversitato de Budapeŝto en 1925. Li estis ĉefinĝeniero en Ĉilio ĉe la entrepreno Cia. Salitrera El Loa. Li agadis en la gvidantaro de la kontraŭleĝa komunista partio. Li revenis en Hungarujon en 1949, kaj li instruis en la teknikuniversitato kiel adjunkto kaj poste docento.

Fonto[redakti | redakti fonton]