Miklós Solti

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SOLTI Miklós [pr. ŝolti] estis rumanuja hungara aktoro naskiĝinta en Budapeŝto la 25-an de novembro 1911 kaj mortinta en Oradea la 3-an de oktobro 1980.

Lia kariero[redakti | redakti fonton]

Miklós Solti ludis en 1935 en Satu Mare, en 1937 en Kluĵo, en 1940 en Oradea. Ekde 1941 pro la rasistaj leĝoj, laborservo kaj militkaptiteco ne povis ludi ĝis la 1-a de novembro 1949. Ĝis 1-a de decembro 1966 li ludis denove en Oradea.

El liaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Falstaff (Sh.: A windsori víg nők);
  • Miska (Kálmán I.: A csárdáskirálynő);
  • Tiborc (Katona J.: Bánk bán);
  • Rekedthangú (Visnyevszkij: Optimista tragédia);
  • Kótyagos polgár (Caragiale: Az elveszett levél).

Fonto[redakti | redakti fonton]