Mikołaj Sęp Szarzyński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mikołaj Sęp-Szarzyński)
Mikołaj Sęp Szarzyński
Persona informo
Mikołaj Sęp Szarzyński
Naskiĝo 30-an de novembro 1549 (1549-11-30)
en Zymna Voda
Morto 30-an de novembro 1580 (1580-11-30) (31-jaraĝa)
en Ĉekarpata Provinco
Lingvoj latinapola vd
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ Nacioj vd
Alma mater Universitato de Lepsiko vd
Familio
Dinastio Q111304899 vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mikołaj Sęp Szarzyński (elp: Mikoŭaj Semp Ŝaĵinski) de la blazono Junosza (naskiĝis ĉirkaŭ la 1550 proksime al Lwów, mortis ĉirkaŭ la 1581)- pola poeto de la malfrua renesanco, skribanta en la pola kaj latina lingvoj. Populare oni lin agnoskas kiel la antaŭiranto de la pola baroko (vidu Pola baroko en literaturo) kaj plej eminenta reprezentanto de la metafizika poezio en Pollando.

La vizio de mondo en poemoj de Sęp estis multe disvolvita en 20-a jarcento en la pola ekzistadismo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Oni scias tre malmulte pri la vivo de Sęp, plejparte la historiistoj apogiĝas per la hipotezoj. Mikołaj Sęp Szarzyński, de la blazono nobela Junosza naskiĝis en la Zimna Woda, Rudno aŭ sub Lwów kiel plej aĝa de tri filoj de Joachim Szarzyński. La familio de Sęp-Szarzyński devenis de la Mazovio, kie vivis la avo de Mikołaj kun la sama nomo. La familia vilaĝo de ili estis Szarzyno. Poste ili vivis ĉirkaŭ Lwów. La poeto Szarzyski edukiĝis en Lwów kie lia instruisto estis Benedykt Herbest. Tie li lernis skribi kaj legi, la latinan kaj la grekan lingvojn. Sekve li studis en la universitato en Wittenberg (komencis la 21-an de majo 1565, finita la saman jaron) kaj Leipzig. La historiistoj de literaturo opinias ke li estis protestanto studante en tiuj urboj. Oni opinias ankaŭ ke Mikołaj forĵetis la povon studi en katolika Kraków por la protestantaj urboj. En Leipzig li estis kun Stanisław Tarnowski el Rzemień de la blazono Leliwa.

Kun sia amiko de lia familio, la protestanto Stanisław Starzechowski li vizitis probable en Italio kaj Svisujo. Multe indicas, ke dum tiuj vojaĝoj li tre fascinis per la reformacio kaj revenante al Lwów li fariĝis katoliko. Li komencis interesi pri ideoj de Ignaco Lojola. En sia lando li trovis la problemojn financajn.

Mikołaj Sęp Szarzyński komencis verki kredeble ĉirkaŭ la 1567, post la morto de patro de Stanisław Starzechowski. Li skribis la epitafon al li. Baldaŭ li komencis krei sekvajn verkaĵojn. En tiu tempo li fariĝis la ofta gasto en la nobelaj domoj inter Zimna Woda kaj Lwów. Poeto serĉis la legantojn de siaj verkoj kaj amikojn por inteligencaj diskutoj. Li amikiĝis por multaj jaroj kun Anonin el Przemyśl kiu konatigis lin kun mistikisto Ludoviko el Grenado.

Mikołaj Sęp Szarzyński propable mortis en Wolica havante pove 31 jarojn. Lia verkaro estis koncentrita de Stanisław Starzechowski kiu mortis tamen en 1582. Pri la verkaro de Szarzyński ekokupiĝis lia frato Jakub Sęp Szarzyński kiu eldonis ĝin nur en 1601 jaro en Rytmy albo wiersze polskie.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Multe laŭdata en poemoj de Sęp blazono nobela Leliwa de la amiko Stanisław Tarnowski

Li estis nomigita La sunsubiro de la pola renesanco. Kvankam li estis nuntempa al Jan Kochanowski oni opinias lin kiel la antaŭiranto de baroko. Li komencis filozofian, metafizikan poezion en Pollando kreante la lirikon patriotan kaj religian. En liaj poemoj plejparte troviĝas la motivoj de dubo kaj la celo de la homa vivo. La plej grava verko- Rytmy albo wiersze polskie (Ritmoj aŭ polaj versoj) estas la sonetaro. La ritmo estas la karaktera al la pola animo ago, maniero de vivo, kunigita kun la danco aĵo kiu esprimas same la polan feliĉon kaj bedaŭron (pole: żal). Ekzistas tie la obsedo de la freneza, rapidega ĉielo, nekonstanta tero, vana vivo, la ĉieestanta peko kaj tento. La sonetoj estas tre strikte skribantaj. Oni povas interpreti ilin ĉiam per kelkaj manieroj. La poeto uzas tie la manierisman ludon per vortoj. Tre grava eco de sonetoj estas la filozofia dualismo. La poeto skribas ke per ĝi li estas "kontraŭa en si mem". Li kontestas la saĝon de renesanco opiniante ke pro la peko, kaj la ena kontraŭeco homo nenion povas scii. Ludante per vortoj, kompilante ilin en klaŭzulo unue hereze kaj poste plenumigante katolike la poeto poemas pri la batalo kun la peko, korpo kaj Satano, pri Dipatrino mortiganta la drakon, pri la vano de la vivo kaj aliaj.

Eĥej, la nuboj perforte rotaciantaj,
Titan' rapida kiel agoj flugpelantaj,
Kaj la agrablon povas tranĉi per mizero
avida Mort'- paŝant' jam malantaŭ ni en tero!

Soneto unua pri la batalo kun peko, korpo kaj Satano, Mikołaj Sęp Szarzyński.

"Rytmy, albo wiersze polskie" eldonita en 1601 jaro, la komenco de la pola baroko en literaturo

La karaktera vorto de Sęp estas Eĥej per kiu poeto esprimas la bedaŭron, la teruran suspiron kaj la ŝokon de la realeco. La ĉielo rapidege rotacias mirigante, nepermesante scii ion ajn kaj enfine mortigante pro eĉ nekonataj de homo liaj pekoj. Ĉi tie zumas la koncentranta blasfemo kontraŭ Dio kiu ne kreis la bonan mondon. Sęp ŝanĝas sian vizion nur en la soneto pri la Dipatrino. Multaj historiistoj opinias ke Sęp verkis ankaŭ antaŭe la erotikojn.

La reakcio en la 20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

La vorto "sęp" signifas en la pola lingvo la vulturo. Jan Lebenstein, pola pentristo kreis la pentraĵon inspirante per la poezio de Szarzyński prezentante la homon kun la kapo de birdo. Konforme al tiu hieroglifo Krzysztof Mrowcewicz, la konulo de la pola baroko, nomigas same Mikołaj Sęp Szarzyński- "la poeto kun kapo de birdo". Per la poemoj de Sęp inspiriĝis multe Zbigniew Herbert, Jarosław Marek Rymkiewicz kaj ankaŭ Bronisław Maj kaj Ryszard Krynicki. Oni malmulte scias pri Sęp Szarzyński okcidente sed lia poemaro estas ĉiam pli ofta temo de la angla literaturo.