Mikola Ŝmatko
Mikola Ŝmatko (ukraine: Микола Гаврилович Шматько, Mikola Havríloviĉ Ŝmatkó, ruse: Николай Гаврилович Шматько, Nikoláj Gavríloviĉ Ŝmatkó) estas ukraina pentristo kaj skulptisto. Li naskiĝis en la jaro 1943 en Donecka provinco de la Ukraina SSR, Sovetunio. Nun li laboras en Ukrainio kun 2 filoj.
Li kreis pli ol 750 skulptaĵojn kaj preskaŭ 500 bildojn. En la ekspozicio "Ŝmatko kaj filoj" estas 70 skulptaĵoj kaj preskaŭ 300 bildoj.
Ekde la 2000-a jaro li estas profesoro de la Katedro de Popola Arto en la Moskva Instituto de la Mondaj Civilizacioj.
En la jaro 2004 (post la peto) Ŝmatko komencis krei la skulptaĵon "Sanktmontara Madono".
En 2005 la Epifania kirko estis fondita en la vilaĝo Keleberda en Poltava provinco, Ukrainio. Oni metis tien unu el la skulptaĵoj de Ŝmatko, nome "Krucifikso de Kristo".
Enhavo |
Ekspozicioj [redakti]
La ekspozicio "Ŝmatko kaj filoj" [redakti]
- 1985—1991: Bolhrado, Odesa provinco
- 1991—2003: Luhanska provinco
- 2003—2004: Slavjansk, Donecka provinco
- 2004—2010: Luhansko
Aliaj ekspozicioj [redakti]
- 1992: Luhansko
- 1993: Kievo
- 2000: Moskva Instituto de la Mondaj Civilizacioj, Moskvo
- 2003: Donecko
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Marmoraj skulptaĵoj de la Marmorreĝo Mikola Ŝmatko(rus.)(angl.)(ger.)
- The official website of HRH Princess Basmah Bint Saud. A Sculpture has been made in honour of HRH Princess Basmah
- Italio atendas la apostolojn de Ŝmatko(rus.)
- La Hipogea skulptoro Mikola Ŝmatko(rus.)
- "Akcizistoj diras ke la vojaĝo ĉe Biennale en Italio estas mia privata afero sed mia premio estas ne nur por mi sed por ĉiu Ukrainio"(rus.)
- Marmora homo(rus.)
- «Mi vivis en hipogeo dum 13 jaroj», — diras la skulptoro Mikola Ŝmatko, hodiaŭ nomata "La Marmorreĝo"(rus.)
- J. Timoŝenko restos en la historio nude(rus.)