Mikolajeva provinco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mikolajeva provinco
(Миколаївська область)
provinco
Katedralo de Naskiĝo de Dipatrino
Mikolajeva provinco en Ukrainio (klakmapo)Aŭtonoma Respubliko KrimeoTranskarpata provincoLviva provincoIvano-Frankivska provincoĈernivca provincoTernopila provincoVolina provincoĤmelnicka provincoRivna provincoĴitomira provincoVinica provincoOdesa provincoOdesa provincoMikolajeva provincoĤersona provincoKirovohrada provincoĈerkasa provincoKieva provincoZaporiĵa provincoDnipropetrovska provincoPoltava provincoĈernihiva provincoSumia provincoĤarkiva provincoDonecka provincoLuhanska provinco
Mikolajeva provinco en Ukrainio (klakmapo)
Oficiala nomo: Миколаївська область
Kromnomo: Mikolajivŝĉino
Lando Ukrainio Ukrainio
Historia regiono Ora Hordo
Najbaras kun
Konata loko Olbia
Riveroj Suda Bugo, Dnepro, Ingulo
Ĉefurbo Mikolajivo
Areo 24 598 km² (2 459 800 ha)
Loĝantaro 1 091 821 (2022)
Denseco 44,39 loĝ./km²
Biomo Ĉernozjomo
Plantaro Stepo
Fondita 22-a de septembro 1937
Guberniestro Vitalii Kim

(ekde 25-a de novembro 2020)

Horzono MET (UTC+2)
 - somera tempo MET (UTC+3)
Poŝtkodo 54xxx, 55xxx, 56xxx, 57xxx
Telefona prefikso +380-51
Kodo ISO 3166-2 UA-48
AKU BE
Administra divido -
Rajonoj (Distriktoj) 19
Nikolajeva provinco
Nikolajeva provinco
Nikolajeva provinco
Vikimedia Komunejo: Mykolaiv Oblast
Retpaĝo: www.mykolayiv-oda.gov.ua

Mikolajeva provinco (ukraine Миколаївська область, ruse Николаевская область) estas unu el la provincoj (administraj partoj) de Ukrainio. La provinco situas en la suda parto de la lando, ĉe la Nigra Maro. Pri la Esperanta formo de la nomo legu en la artikolo "Mikolajivo".

Klimato kaj geografia pozicio[redakti | redakti fonton]

La provinco situas sur la nordaj bordoj de la Nigra Maro, en la baseno de la rivero Suda Bugo. Okcidente la provinco limas la Odesan provincon, norde — la Kirovogradan, oriente — la Ĥersonan kaj Dnipropetrovskan provincojn.

La plej granda parto de la provinco okupas la Ĉenigramaran malaltaĵon, la nordaj partoj de la provinco okupas la Ĉednepran altaĵon. La nord-okcidenta parto de la provinco okupas la zonon de arbar-stepoj, la sud-orienta — la zonon de stepoj. La ĉefaj riveroj de la provinco estas Suda Bugo, Ingul, Ingulec.

La klimato de la Mikolajeva provinco estas modere kontinenta, kun milda, malmultneĝa vintro kaj varmega sekeca somero.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en la unuaj jarcentoj p.K. sur la teritorio de la Nikolajeva provinco loĝis skitoj, sarmatoj kaj helenoj.

Post la milito inter Rusujo kaj Turkujo (1768-1774) la teritorio inter Bugo kaj Dnepro transiris al Rusujo. La resta teritorio de la Nikolajeva provinco iĝis parto de Rusio en 1792.

Dato Evento
1415 Litovoj fondis la fortreson Oĉakovo
15261774 Nikolajeva provinco apartenas al Turkujo
La 21-a de julio 1788 Fondo de Mikolajivo
La 17-a de marto 1918 La teritorio estis okupita de Germanoj (liberigita en 1922)
1922-1937 La teritorio apartenas al la Odesa provinco
La 22-a de septembro 1937 Fondo de la Nikolajeva provinco
La 17-a de julio 1941 - la 28-a de marto 1944 Germana okupacio

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la histori-arĥitekta rezervejo "Olvia" (vilaĝo Parutine) konserviĝis la restaĵoj de helena kolonio (pavimo, tomboj, templo de Apolo).

Administra strukturo de la provinco[redakti | redakti fonton]

La administra centro de la provinco estas la urbo Mikolajivo. Sume en la provinco estas:

  • 19 distriktoj;
  • 4 urbo-distriktoj;
  • 287 komunumoj;
  • 922 loĝlokoj, inter ili:

La loka memregado estas plenumata fare de la Nikolajeva provinca konsilio, la ekzekutivo apartenas al la provinca ŝtat-administracio. La estro de la provinco estas la prezidanto de la provinca ŝtat-administracio (gubernatoro), enpostenigata fare de la Prezidento de Ukrainio (nuntempe la provincon estras Aleksej GARKUŜA.

Plej grandaj loĝlokoj[redakti | redakti fonton]

La plej grandaj urboj de la provinco estas:

Loĝlokoj kun pli ol 5 mil loĝantoj
laŭ la stato de la 1-a de januaro 2007 (estas indikitaj miloj da loĝantoj)
Mikolajivo 507,4 Krive ozero 8,1
Pervomajsk 67,6 Berezneguvate 7,6
Juĵnoukrajinsk 39,2 Kazanka 7,6
Voznesensko 38,7 Arbuzinka 6,7
Novij Bug 15,8 Veselinove 6,6
Oĉakovo 15,2 Domanivka 6,5
Snigurivka 14,3 Bratske 5,7
Nova Odesa 13,2 Oleksandrivka 5,5
Baŝtanka 12,6 Jelanec 5,2
Vradijivka 9,2

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La regiono estas ĉefe agrikultura; por la industrio plej gravas la ŝip-konstruaj kaj ŝip-riparaj uzinoj, troviĝantaj ĉefe en Mikolajivo.

N indico mezur-unuoj kvanto en 2006
1 Eksportado de varoj milionoj da usonaj dolaroj 1060,4
2 Specifa parto de la eksportado en la tutukrainia eksportado % 2,8
3 Importado de varoj milionoj da usonaj dolaroj 456,0
4 Specifa parto de la importado en la tutukrainia importado % 1,0
5 Saldo Eksporto-Importo milionoj da usonaj dolaroj 604,4
6 Mon-investoj milionoj da grivnoj 3475,8
7 Averaĝa salajro grivnoj (por la 1-a de januaro 2007) 1007
8 Averaĝa salajro usonaj dolaroj (por la 1-a de januaro 2007) 199,4

Laŭ la informoj de la statistika komitato de Ukrainio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]