Mikolajivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mikolajivo
Миколаїв
Николаев
Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Ukrainio
Provinco Mikolajiva provinco
Fondita en 1789
Urbestro Vladimir ĈAJKA
Poŝtkodo 54xxx
Aŭtokodo BE
Telefona antaŭkodo +380 512
Retpaĝaro http://mykolayiv.osp-ua.info/
Demografio
Loĝantaro 507 000 (laŭ 2007)
Loĝdenso 1 959 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
46°58′0″N 32°0′0″U  /  46.96667°N, 32°U / 46.96667; -32 (Mikolajivo)Koordinatoj: 46°58′0″N 32°0′0″U  /  46.96667°N, 32°U / 46.96667; -32 (Mikolajivo)
Areo 259,53 km²
Horzono GMT+2
Mykolajiw-Ukraine-Map.png
v  d  r
Information icon.svg

Mikolajivo (ukr. Миколаїв, rus. Николаев) estas urbo en Ukrainio, administra centro de la Mikolajiva provinco. La urbo situas ĉe la kuniĝo de la riveroj Suda Bugo kaj Ingulo.

Nomo de la urbo[redakti | redakti fonton]

La nomo estis elektita samtempe kun la fondo de la urbo (1789). Oni nomis la urbon memore pri la granda venko de rusia armeo ĉe la fortreso Oĉakov (en 1788) — tio okazis en la tago de Sankta Nikolao, patrono de maristoj. La rusa formo Николаев signifas, laŭvorte, "urbo de Nikolao", la ukraina formo estas adaptita al la ukraina formo de la nomo NikolaoМикола.

La Esperantan formon ŝajnas oportune bazi sur la rusa: unue, ĝuste la rusa formo estas historie pli frua; due, la formo Nikolajevo iom pli bone respegulas la etimologian ligon inter Nikolajevo kaj Nikolao; trie, la formo Nikolajevo estis jam fakte uzita en kelkaj Esperantaj eldonaĵoj (interalie, en "Poŝatlaso de la mondo", 1971; la verko "NePIVaj vortoj" de André Cherpillod mencias ankaŭ la similan formon Nikolaevo, same bazitan sur la rusa formo); fine, la urbo mem situas en la regiono, kie la rusa lingvo iom dominas super la ukraina.

Estas interese, ke en la 1920-aj jaroj la gubernia konsilantaro akceptis la decidon alinomi la urbon al Vernoleninsk (mallongigo de la rusa esprimo "Fidela al Lenin"). Tiu decido ne estis oficialigita fare de la registaro, tamen kelkaj germanaj enciklopedioj (de 1927 kaj 1932) ja menciis la urbon sub la nomo Vernoleninsk.

Vidaĵo al la loĝ-distrikto "Namiv"
Avenuo "Lenin"

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo estis fondita en la jaro 1789 fare de princo Grigorij Potjomkin. Nikolajevo estis kreita kiel marista kaj ŝip-konstruista urbeto, tial komence ĝi havis tre modestan nomon: "Ŝipkonstruejo ĉe Ingulo". Kiel oficialan daton de naskiĝo de la urbo oni opinias la 27-an de aprilo 1789. Ekde la pleja komenco la vivo de la urbo estis dediĉita al ŝip-konstruado kaj floto; dum preskaŭ cent jaroj ĉi tie troviĝis la stabejo de la Nigramara Floto de Rusio.

En la jaro 1862 oni malfermis la komercan havenon, kio puŝis la urbon iĝi granda komerca centro. Jam fine de la 19-a jarcento la Nikolajeva haveno estis tria plej granda haveno de Rusio (post Sankt-Peterburgo kaj Odeso). Samtempe la urbo iĝas granda industria centro.

Dum la Dua mondmilito Nikolajevo dum tri jaroj estis okupita de germanoj, tamen, danke al la agado de partizanoj dum tiu tempo eĉ ne unu ŝipo estis rekonstruita en la urbaj ŝip-konstruejoj. La urbo estis liberigita disde la germana armeo marte 1944.

Nuntempe Nikolajevo estas granda industria, komerca, politika kaj kultura centro de la suda parto de Ukrainio.

La 22an de februaro 2014 la loĝantoj de la urbo faligis la monumenton de Lenino eble la lastan simbolon de komunismo en la urbo, tio okazis dum la Eŭromajdano en Kievo.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La urbo estas dividita je 4 urbo-distriktoj:

  • La Centra distrikto (ukr. Центральний район) — ĝi situas en la nord-okcidenta parto kaj inkludas i.a. la historian centron de la urbo.
  • La Lenina distrikto (ukr. Ленінський район) - situas en la orienta parto de la urbo; ĉi tie troviĝas, i.a., la Nikolajeva zoo, busa kaj fervoja stacidomoj.
  • La Ŝipa distrikto (ukr. Корабельний район) - situas en la suda parto.
  • La Uzina distrikto (ukr. Заводський район) - situas en la okcidenta parto kaj estas ĉefe industria.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Ekde la pleja komenco la loĝantaro de la urbo estis tre multnacia. Nun la loĝantaron konsistigas ĉefe ukrainoj, rusoj, judoj, moldavoj, armenoj kaj grekoj.

La jaro La kvanto de la loĝantaro
2007 507 000
2001 514 000
1989 524 000
1926 104 909
1911 105 000
1790 70 000

Ekonomio kaj industrio[redakti | redakti fonton]

La urbo estas grava industria centro, la ĉefaj branĉoj de la industrio estas ŝip- kaj maŝin-konstruado, metal-prilaboro. La entreprenoj de la urbo produktas ĉ. 50% de la tuta kvanto de ŝip-rilataj produktoj en Ukrainio, pli ol 90% de la gasturbinoj en Ukrainio (la uzino "Zorja-Maŝprojekt") kaj pli ol 80% de la ukrainia alumino.

La ŝipkonstruado estas prezentita de 3 plej grandaj ŝip-konstruaj uzinoj de Ukrainio, kapablaj produkti ŝipojn de ajna speco:

  • La Nigramara ŝip-konstrua uzino
  • Ŝipkonstrua uzino "61 komunumanoj"
  • Damen Shipyards "Oceano"

Krome, al la ŝip-konstrua branĉo de la industrio apartenas ankoraŭ multaj malgrandaj entreprenoj, produktantaj diversajn maristajn ekipaĵojn.

La malpeza industrio estas prezentita de multaj vesto- kaj ŝu-fabrikoj, nutro-fabrikoj, kosmetikaĵ-produktejoj k.a.

Transporto[redakti | redakti fonton]

En Nikolajevo funkcias la busa, trolebusa kaj trama retoj. En la urbo estas fervoja stacidomo, busa stacio, pasaĝera marhaveno kaj flughaveno.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

En Nikolajevo aktivas multaj kulturaj entreprenoj (kinejoj, kulturdomoj, teatraj studioj, bibliotekoj k.a.). En la urbo estas granda zoo kaj du grandaj parkoj ("Pobeda" kaj "Leski"), multas sportejoj.

Arkitekturaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La stabejo de la Nigramara floto (1793), nun ĉi tie troviĝas la muzeo de ŝip-konstruado;
  • Katedralo de Sankta Nikolao (1817);
  • Onservatorio de la Nigramara floto (1821), nun ĉi tie troviĝas la Nikolajeva observatorio;
  • Jakto-klubo (1904);
  • ... kaj aliaj.

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

  • Nikolajeva provinca regio-studa muzeo;
  • Muzeo de partizana agado dum la tempoj de la Dua mondmilito$
  • Nikolajeva pentro-muzeo "V.V. Vereŝĉagin";
  • Muzeo de ŝipkonstruado kaj floto;
  • ... kaj aliaj.

Teatroj[redakti | redakti fonton]

  • Nikolajeva rusa dram-teatro;
  • Ukraina teatro de dramo kaj muzika komedio;
  • Ŝtata provinca pup-teatro;
  • Provinca filharmonio.

Klerigo[redakti | redakti fonton]

Nikolajevo estas signifa kleriga kaj scienca centro. En ĝi troviĝas 82 antaŭlernejoj, 80 mezlernejoj, 7 teĥnikaj lernejoj, kelkaj universitatoj kaj akademioj (la plej gravaj estas: La Nacia Universitato de ŝipkonstuado "Admiralo Makarov", Nikolajeva Ŝtata Universitato "Vasilij Suĥomlinskij", Nikolajeva Ŝtata Soci-scienca universitato "Pjotr Mogila").

Famaj nikolajevanoj[redakti | redakti fonton]

En la urbo loĝis kaj laboris multaj elstaraj militistoj kaj admiraloj de Rusio, inter ili M. P. Lazarev, F. F. Bellingshausen (malkovrinto de Antarkto), P. S. Naĥimov k.a. En Nikolajevo laboris elstara rusa epidemiologo D. S. Samojloviĉ kaj la aŭtoro de la unua ukrainlingva "Historio de Ukrainio" N. N. Arkas. En la urbo naskiĝis elstara rusa astronomo F. A. Brediĥin.

Ĝemel-urboj de Nikolajevo[redakti | redakti fonton]

La jenaj urboj estas la ĝemel-urboj de Nikolajevo:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]