Mikrolito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mikrolito

Mikrolito (el la greka ’eta + ŝtono’) estas prahistoria malgranda ilo el siliko, uzita kiel parto de kunmetitaj iloj (ekz. segiloj aŭ sagopintoj). Inter la mikrolitoj, oni distingas specialajn, tre etajn klingojn (mikroklingojn), kaj geometriajn mikrolitojn, kiuj pretiĝis per celita disigo kaj fina fajnigo de pli grandaj klingoj. Mikrolitoj estis tipaj en la meza ŝtonepoko (aŭ mezolitiko kaj epi-paleolitiko). La interna kronologio de la meza ŝtonepoko baziĝas ĉefe sur la ŝanĝanta ofteco de tiuj materialoj.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.fhw.gr/chronos/01/gr/ml/culture/index.html greke http://www.hf.uio.no/iakk/roger/lithic/sarc.html