Mikronacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tiu artikolo traktas realaĵojn, kiujn ne agnoskas ŝtatoj aŭ interŝtataj organizaĵoj. Por malgrandaj, sed ĝenerale agnoskataj landoj kiel Nauro, VatikanoSan-Marino oni uzas la terminon mikroŝtato.

Mikronacioj, ankaŭ nomataj cibernetikaj nacioj, fantaziaj landoj, modelaj landojprojektoj de novaj landoj, estas realaĵoj, kiuj similas al memstaraj nacioj aŭ sendependaj ŝtatoj, sed kiujn tiuj ne agnoskas, kaj kiuj plejparte ekzistas nur surpapere, en la interreto aŭ en la kapoj de la kreintoj.

Mikronacioj diferencas ankaŭ de movadoj secesiismaj kaj movadoj por la rajto de memdetermino per tio, ke ili estas konsiderataj strangulecaj kaj efemeraj, kaj per tio, ke ilin ofte kreas kaj funkciigas unu persono aŭ familia grupo.

Kelkaj mikronacioj sukcesis transigi parton de siaj agadoj en la fizikan mondon per produktado de valutoj, flagoj, poŝtmarkoj, pasportoj ktp. Tiuj tipaj eksteraĵoj de ĝenerale agnoskataj ŝtatoj de la "reala mondo" estas kreataj en la strebado por legitimigi la koncernajn mikronaciojn.

La termino "mikronacio" estas neologismo, kiu estiĝis en la 1990-aj jaroj por nomi la multajn milojn da malgrandaj kaj neagnoskataj ŝtatsimilaj realaĵoj, kiuj fondiĝis ekde tiu tempo. Oni komencis retroefike uzi la terminon por nomi pli fruajn efemerajn neagnoskitajn realaĵojn, el kiuj kelkaj datiĝas eĉ de la 19-a jarcento[1].

Dum la pasintaj jaroj kelkaj personoj uzis la terminon "mikropatrologio" por nomi la esplorfakon pri mikronacioj kaj mikroŝtatoj. Ĝi ne estas formala akademia disciplino. Mikronaciismaj hobiuloj kelkfoje nomas efektive suverenajn naciajn ŝtatojn "makronacioj"[2].

Difino de "mikronacio"[redakti | redakti fonton]

Mikronacioj ĝenerale havas kelkajn komunajn trajtojn:

1. Mikronacioj ofte asertas la deziron esti grandskale agnoskitaj kiel suverenaj ŝtatoj – sed establitaj ŝtatoj tamen ne agnoskas ilin.

2. Mikronacioj estas tute malgrandaj, kaj geografie kaj je membraro. Ili malofte posedas pli ol kelkcent membrojn; kaj la granda plimulto havas ne pli ol unu aŭ du aktivajn partoprenantojn.

3. Iuj mikronacioj elfaras oficialajn instrumentojn kiel pasportojn, poŝtmarkojn kaj valuton, kaj disdonas titolojn kaj premiojn – sed tiujn oni malofte agnoskas ekster la propra intereskomunumo.

Tiuj kriterioj distingas mikronaciojn disde fantaziaj landoj, ekologiaj vilaĝoj, universitataj terenoj, triboj, klanoj, sektoj kaj loĝkvartalaj asocioj, kiuj kutime ne alstrebas agnoskon kiel suverenaj unuoj.

Mikronaciojn oni devas distingi disde diversaj realaĵoj, kiuj posedas efektivan regpovon kaj militistaran dominadon super teritorio, malgraŭ ne-agnosko kiel ŝtato fare de la plej multaj aŭ ĉiuj aliaj ŝtatoj. Tiaj realaĵoj estas ekzemple Sud-Osetio, Abĥazio kaj Transnistrio, same kiel multaj mondpartoj regataj de ribelantaj gerilaj grupoj. Kontraste, mikronacioj ne posedas efektivan militistan dominadon aŭ regpovon super teritorio, krom eventuale tre eta, ekzemple privata tereno apartenanta al la fondintoj.

Mikronaciojn oni devas distingi ankaŭ disde realaĵoj, kiuj havas diplomatiajn rilatojn kun aliaj agnoskataj naciaj ŝtatoj de la mondo sen havi la formalan agnoskon de multaj naciaj ŝtatoj aŭ gravaj internaciaj establoj (kiel UNO). Ekzemploj estas Tajvano, Tibeto kaj Palestino. Kontraste kun ili, mikronacioj ĝenerale ne havas diplomatiajn rilatojn kun agnoskataj naciaj ŝtatoj de la mondo aŭ kun gravaj internaciaj establoj kiel UNO.

Legitimeco[redakti | redakti fonton]

En la internacia juro, la du plej oftaj skoloj koncerne la kreon de ŝtateco estas la konstitua kaj la deklara teorioj pri ŝtato-kreado. La konstitua teorio estis la kutima ŝtateco-modelo de la 19-a jarcento, kaj la deklara teorio evoluis en la 20-a jarcento kiel rimedo kontraŭ mankoj de la konstitua teorio. Laŭ la konstitua teorio, ŝtato ekzistas ekskluzive per agnosko fare de aliaj ŝtatoj. La teorioj skismiĝas pri tio, ĉu la postulata agnosko estas "diplomatia agnosko" aŭ nur "agnosko de ekzisto". Laŭ la deklara teorio pri ŝtateco, realaĵo iĝas ŝtato tuj, kiam ĝi plenumas la minimumajn kriteriojn por ŝtateco.

Ĉar mikronacioj ne plenumas ambaŭ kriteriojn, ne eblas konsideri ilin suverenaj ŝtatoj, kaj ili ne havas legitimecon laŭ la internacia juro.

Ekzemploj de mikronacioj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(eo) Klariga filmeto pri la diferenco inter mikronacio kaj mikrostato

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The People's Almanac #2, page 330.
  2. Mateusz Kudła, Jak zostać premierem nie odchodząc od komputera. onet.pl. Arkivita el la originalo je 2011-11-21. Alirita 2013-04-27. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-11-21. Alirita 2016-01-09. pole

Kelkaj konsideras la Esperantan Civiton speco de mikronacio.