Mikronezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Federacio de Mikronezio
Mapo de Mikronezio

Mikronezio, el la greca mikros (μικρός) (signifanta malgranda) kaj nesos (νῆσος) (signifanta insulo), estas subregiono de Oceanio, kiu enhavas kelkcent malgrandajn insulojn en la Pacifika Oceano. La Filipinoj troviĝas al la Nordokcidento, Indonezio, Papuo-Novgvineo kaj Melanezio al la Okcidento kaj Sudokcidento, kaj Polinezio al la Oriento.

Geografio kaj historio

Tiu ĉi regiono konsistas el kelkcent da malgrandaj insuloj kiuj estas disvastigitaj sur granda regiono de la okcidenta Pacifiko. Oni scias sole pri unu imperion kiu devenis el Mikronezio kaj estis bazita ĉe Yap.

Jules Dumont d'Urville unue proponis la nomon "Mikronezio"-n je 1831 por distingigi tiun regionon; antaŭ tiama tempo, oni uzis la nomon "Polinezio" por signi la pacifikajn insulojn.

Biogeografie Mikronezio troviĝas en la pacifika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Kune kun Polinezio, Mikronezio konstituas biodiverseco-riĉaĵejon laŭ la organizaĵo Naturprotekto Internacie.

Politike, Mikronezio estas apartigita en ok nacio-ŝtatoj kaj teritorioj:

Eŭropeanoj frue dominis grandan parton de tiu ĉi areo. La Hispanoj frue koloniigis Gvamon, la Nord-Marianojn, kaj la Karolin-insulojn (kiuj estis iĝinto la Federacio de Mikronezio kaj Palaŭo). Tiuj insulaj teritorioj estis partoj de la Hispanaj Orientaj Indioj, kaj la hispana Filipinoj regis la insulajn ekde 17a jarcento ĝis 1898. Totala eŭropana ekspansio venis sole je la frua 20a jarcento, kaj la areo estis dividota inter:

Dum la Unua Mondmilito, Germanio perdis siajn pacifikajn insulajn teritoriojn kiuj iĝis mandato de la Ligo de Nacioj. Nauru iĝis aŭstralian mandaton kaj Japanio ricevis la aliajn germanajn teritoriojn. Post la Dua Mondmilito kaj la malvenko de Japanio, la japaniaj mandatoj iĝis fidon de la Unuiĝintaj Nacioj kiun Usono regis kaj kiu nomiĝis la Fida Teritorio de la Pacifikaj Insuloj. Hodiaŭ, ĉiuj insuloj (escepte de Gvamo kaj Vejkinsulo, kiuj estas usonaj teritorioj, kaj la Nord-Marianoj, kiuj formas usona komunumo) estas sendependaj ŝtatoj.

Lingvoj

Oni klasifikas la lingvoj de la diversaj Mikroneziaj indiĝenaj popoloj sub la Aŭstronezia lingva familio. Preskaŭ ĉiuj da tiuj lingvoj apartenas al la [[Oceanaj lingvoj]Oceana]] subgrupo de tiu familio; tamen, oni notas tri esceptoj en okcidenta Mikronezio kiuj apartenas al la Okcidenta Malaja-Polineziana subgrupo:

Tiu lasta subgrupo ankaŭ inkludas la plej da parolataj lingvoj ĉe Filipinoj, Malajzio kaj Indonezio (Kirch, 2000: pp. 166-167).

Ĉe orienta rando de la Federacio de Mikronezio, la lingvoj Nukuora kaj Kapingamaranga motras ege okcidente etendaĵon de Polinezia.

Referencoj

  • Kirch, Patrick Vinton. (2000) On the Road of the Winds. An Archaeological History of the Pacific Islands before European Contact. University of California Press, p. 166–167. ISBN 0-520-22347-0.


Eksteraj ligiloj

greke angle The Yap Networker - independent news media on Yap and the Micronesian region, La Yap Retemulo - sendependaj novaĵoj pri la Yap kaj Mikronezia regiono greke angle http://www.dankainmicronesia.com/maps.html greke angle Mapo de Mikronezio greke angle Lunaj Manlibroj por Mikronezio greke angle myMicronesia.com greke angle Yapese.com - Konektanta centoj da Mikronezianoj ĉirkaŭ la mondo greke angle Mikroneziaj Faktoj, Mapoj kaj Flagoj greke angle Biodiverseco-riĉaĵejo "Polinezio-Mikronezio".

Lernejoj