Mikroonda armilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grafiko pri veturil-muntita prototipa sistemo

La mikroonda armilo (angle Active Denial System' (ADS)) estas nemortiga, direkt-energia armila sistemo sub evoluado ĉe la usonaj armeaj fontoj. Ĝi elradias milimetro-longajn ondojn kaj oni celaas uzi ĝin kontraŭ protestantoj.

La ADS laboras per direktigo de elektromagneta radiado je frekvenco de 95 GHz al la celobjektoj. La ondoj varmegigas la epidermon (haŭton) je ĉ. 55 C, kaŭzante neelteneblan brulsensadon. Ĝi varmigas nur ĝis profundo de 0,4 mm kaj varmegigas la akvomolekulojn de la epidermo.

Kritiko pri la sistemo estas, ke dum la elprovoj oni ne povis surhavi okulvitrojn, kontaktlensojn, metalajn objektojn ks.

Silent Guardian[redakti | redakti fonton]

La armea kunlaboranta firmao, Raytheon, evoluigis pli malgrandan version de ADS, nomata Silent Guardian. Ĝi efikas je 550 m.