Mikroorganismo
Mikroorganismoj aŭ mikroboj estas mikroskope malgrandaj vivestaĵoj (plantoj aŭ bestoj), kies unuopuloj ne estas rimarkeblaj per propra okulo. Bakterioj, arkioj, protistoj, fungoj estas mikroorganismoj. Ankaŭ la virusoj estas konsiderataj kiel mikroboj, kvankam ili ne vivas sed nur parazitas.
Se mikroorganismoj amasiĝas en kolonio (kulturo), ili iĝas perokule ekvideblaj.
La plimulto de la mikroorganismoj estas unuĉelulo.