Miksa lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tiu artikolas parolas pri planlingvo. Se vi ne serĉas la konstruitan lingvon, vidu mikslingvo.


Miksa lingvo, laŭ la klasifiko de Louis Couturat, estas konstruita lingvo kiu restas inter apriora lingvo kaj aposteriora lingvo.

Neniu planlingvo estas tute aposteriora, ĉiuj el ili, eĉ naturalismaj planlingvoj, havas apriorajn elementojn. Distingi inter aprior-aposterioraj kaj aposterior-aprioraj lingvoj, dependas de tio, ĉu pli multaj estas respektive aprioraj aŭ aposterioraj trajtoj. Estas kelkaj planlingvoj, kies aprioraj kaj aposterioraj elementoj ekvilibriĝis kaj oni ne povas decidi pri ĝia apriora aŭ aposteriora naturo. La plej konata miksa lingvo estas Volapuko, kaj ankaŭ Dil, Dilpok kaj kelkaj volapukidoj. Lingvo blua havas aposterioran vortprovizon kaj aprioran gramatikon.

Ankaŭ estas arĥajaj lingvistikaj teorioj kiuj postulis la ekziston de naturaj miksaj lingvoj. La angla lingvo estus miksa lingvo inter la germanaj kaj latinidaj lingvoj, ekzemple. Ĉi tiu koncepto ne estas plu uzata tiel ekde la komenco de scienca lingvistiko en la eko de 20-a jarcento.