Muzikalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Miksopero)
"Black Crook" (La Nigra Fripono), kiun iuj markas kiel la unuan muzikalon (en Broadway, 1886).

Muzikalo (muzikteatraĵo, duonoperomuzika komedio) estas tipo de teatraĵofilmo, kiu kombinas muzikon, kantojn, parolatan dialogon kaj dancon. Ĝi konsideriĝas ĝenro de muzika teatro. La emocia enhavo de la verko – humuro, patoso, amo, kolero – plie la rakonto mem, komunikiĝas per la vortoj, muziko, movado kaj teknikaj aspektoj de la amuzaĵo, kiel tuto.

Muzikaloj prezentiĝas tutmonde. Ili eble prezentiĝas ĉe grandaj teatroj, kiel multekostaj prezentaĵoj en la West End de Londono kaj Broadway de Novjorko, aŭ ĉe pli malgrandaj "franĝo-teatroj," "ekster-Broadway" aŭ regionaj teatroj, per turneantaj trupoj, aŭ per diletantaj grupoj ĉe lernejoj, teatroj kaj aliaj prezentejoj. Krom Britio kaj Usono, estas vervaj muzikalaj okazejoj en Germanio, Aŭstrio, Filipinoj, Francio, Kanado, Japanio, Orienta Eŭropo, Aŭstralio kaj aliaj landoj.

Iuj famaj muzikal-verkoj inkluzivas la jenon:

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Venu Rapide Homoj[redakti | redakti fonton]

Ludita unuafoje en 1997 dum la IJK en Asizo (Italio), Venu Rapide Homoj estas traduko de la muzikalo "Forza Venite Gente" kiu rakontas la vivon de Francisko el Asizo. La muzikalo estis ludita ankaŭ la 23-an de aŭgusto de 1998 dum la 67-a Itala Kongreso de Esperanto en Frascati[1].

June kaj Kune[redakti | redakti fonton]

Emblemo de "June kaj Kune"

En 2022 TEJO decidis prezenti muzikalon kun la nomo "June kaj kune", kiu temas pri iu fikcia IJK, dum kiu okazas diversaj rakontoj kaj problemoj. Ne estas unu ĉefrolulo, ĉefrolas la kongreso mem. La skripto estas por muzikalo kiu daŭras 1,5 horoj. Estas 11 nomitaj roloj, bone rekoneblaj por tiuj kiuj jam partoprenis IJK, kiel Komencanto, Flirtemulo, Timemulo, Festulo, Vaganto kaj TEJO-Prezidanto. La muzikalo estas verkita de Rogier “Roĉjo” Huurman, Carlos Pesquera Alonso, Benjamín Álvarez kaj Lauris Lepoix. Ĝi enhavas 16 kantojn kaj 15 scenojn, du scenojn por ĉiu tago de la kongreso (kaj unu por la forirtago). [2]

Por la realigo TEJO ricevas subvencion de 23445 eŭroj de Erasmus+ kadre de la programo KA152. Kvin aliaj asocioj helpas realigi la projekton: Kataluna Esperanto-Junularo, Germana Esperanto-Junularo, Itala Esperanto-Federacio, EUROKKA kaj Pola Esperanto-Asocio. TEJO anoncis ke la subvencion eblos pagi al 34 kontribuantoj, kiel aktoroj, dancantoj, scenejkonstruantoj kaj tiel plu. Ĝi ankaŭ pagos por necesaj materialoj kiel kostumoj. La muzikalo okazos dum la 78-a IJK en Westelbeers, Nederlando, inter la 20-a kaj 27-a de aŭgusto. Eblas spekti la tutan verkon en la kanalo de TEJO ĉe YouTube.[3]

Rogier Huurman en eta unupaĝa artikolo priskribas la demarŝojn cele al la kreado de tiu ĉi muzikalo.[4]

Petveturaj aventuroj[redakti | redakti fonton]

Petveturaj aventuroj estas muzikalo, originale verkita en Esperanto en la jaroj 2022 kaj 2023 kiu premieris kadre de la 79-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO, la 10-an de aŭgusto 2023 en Lignano Sabbiadoro, Italio. Ĝi estas parto de Erasmus+-projekto kaj sekvis la paŝojn de June kaj Kune. Eblas spekti la tutan verkon en la kanalo de TEJO ĉe YouTube.[5]

La sorto gvidos vin[redakti | redakti fonton]

Emblemo de La sorto gvidos vin

La sorto gvidos vin estas muzikalo, originale verkita en Esperanto en la jaroj 2022 kaj 2023 kiu premieris kadre de la 79-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO, la 11-an de aŭgusto 2023 en Lignano Sabbiadoro, Italio. Ĝi estas parto de Erasmus+-projekto. Eblas spekti la tutan verkon en la kanalo de TEJO ĉe YouTube.[6]

Ĉeĥaj muzikaloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]