Miksrasulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
miksrasa familio en Sudafriko
Procento de loĝantoj identiĝantaj kiel multrasaj en la Usona Populacia Censo de 2010 ĝis 2019

Miksrasulomultrasulo estas termino kiu estas aplikata al la personoj kun trajtoj aŭ devenoj de ne nur unu raso sed de multaj rasoj.[1] Multaj terminoj ekzistas por personoj de variaj multrasaj devenoj. Kvankam kelkaj el la terminoj uzataj en la pasinto estas konsiderataj insultaj kaj ofendaj, estas multaj socie akcepteblaj modernaj terminoj kun kiuj multrasaj personoj identigiĝas. Tiuj estas miksuloj, durasuloj, multrasuloj, duonuloj, duon-duonuloj, mestizo, kriolo, mulato, zambo, ktp.

Individuoj de multrasaj devenoj formas gravan parton de la loĝantaro en multaj partoj de la mondo. En Nordameriko, studoj trovis ke multrasa loĝantaro estas pliiĝanta. Pro malpliiĝo en rasismo, multrasaj personoj ne plu sentas neceson kaŝi sian heredon. En multaj landoj de Latinameriko kaj Karibio, miksrasuloj formas la majoritaton de la loĝantaro. Aliaj areoj kie multrasuloj formas grandan parton de la loĝantaro estas Usono, Kanado, Unuiĝinta Reĝlando, Francio, Nederlando, Hispanio, partoj de Afriko kaj Azio, Aŭstralio, Novzelando, Maŭricio, kaj Fiĝio.

Ŝtatoj Partioj al la Konvencio pri Forigo de Ĉiuj Formoj de Rasa Diskriminacio (angle: Convention of the Elimination of All forms of Racial Discrimination) estas devigataj kuraĝigi multrasajn organizaĵojn kaj movadojn, kiel parto de la procezo de elimino de rasaj dividoj, kaj malhelpi ajnan agon kiu tendencas plifortigi rasan diskriminacion.

La uzo de eksteraj trajtoj por difini rason povas esti misgvida. Ekzistas homoj de afrika deveno, kiuj aspektas blankaj, kaj homoj de eŭropa deveno, kiuj aspektas nigraj.

En usona censo unu el la demandoj estas rasa alligiteco, el sep antaŭdifinitaj rasoj. En 2000, ŝanĝo estis farita kiu permesas al respondantoj elekti pli ol unu rason, tiel indikante ke ili estas multrasaj. Similaj ŝanĝoj estis faritaj en aliaj landoj. Termino rilata al plurrasismo estas transrasa geedziĝo, kiu kutime indikas geedzoj unu el kiuj estas blanka kaj la alia ne estas blanka, kaj iliaj posteuloj estas multrasaj.

Multrasaj famuloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Definition of multiracial in English". Oxford Dictionaries. Oxford University Press. 2013. [1] Arkivigite je 2017-03-21 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 20an de Marto 2017.