Mikveo mezepoka de Erfurto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Foto de la elfosadaj laboroj en 2007, farita de sur la belvedero de la Preĝejo Sankta Egidio.
Enirejo al la iama mikveo, en 2014.

La Mezepoka mikveo de Erfurto estas grava atestilo de vigla juda vivo kaj troviĝas en la urbocentro de la turingia ĉefurbo. De septembro 2023 ĝi estas monda heredaĵo de Unesko.[1]

Kiam en 2007 oni plifirmigis la bordojn de la rivero Gera ĉe la Ponto de la brokantistoj, estis malkovrita kavo, unue interpretita kiel kelo.

Nur poste evidentiĝis ke surloke troviĝis juda rita banejo, por kiu uzo de flua akvo estas priskribita.

Aldoniĝis al la jam ekzistantaj multnombraj spuroj de prospera juda komunumo krome vizitebla mikveo, kiu estas unu el la plej malnovaj en tuta Eŭropo. Alia vizitebla mikveo troviĝas en la kelo de la Sinagogo malgranda de Erfurto

Historio[redakti | redakti fonton]

La mikveo estas el la 13-a jarcento sed muroparto antaŭ la suda muro atestas ekziston de antaŭula konstruaĵo, kiu faritis verŝajne en la 12-a jarcento. La brikojn de la aliaj vandoj oni supozeble uzis por la novkonstruaĵo. Nuntempe superŝutita kaj per konstruaĵoj fermita strateto kondukis de la mikveo rekte al la Malnova sinagogo, la unua templo de la erfurtanoj judaj. Ties komunumo estingitis pro pogromo en 1349. Judoj, kiuj resetlis ekde 1354, kontinue uzis la mikveon, dum la sinagogo jam tiam estis uzata kiel deponejo. Kiam la urba konsilantaro perfortis la judojn forlasi Erfurton en la jaroj 1453/54, la mikveo ĉesis funkcii. Oni superŝutis la basenon kaj uzis (ĝis la 20-a jarcento) la ĉambron supran kiel kelon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.