Mil Mi-28

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Mil Mi-28 estas dupersona rusa surterataka helikoptero. Ties unua flugo okazis en 1982, en la iama Sovetunio. Ĝi similas laŭ konfigurado al usona AH-64 Apache, sed ĝi havas pli grandan flugdistancon, pli ampleksan avionikon kaj pli fortan armiladon.

NATO nomas tiun helikopteron kiel 'Havoc'.

Armilado

  • Mentona afusto
    • 30mm-MK en NPPU-28-turo (sinkronizita kunsensa, svingebla turo); 250-pafaĵ-deponejo; pafrapido 900 pafoj/min; svingebleco horizontale +/- 110°, vertikale +13°/-43°
  • Kvar eksteraj ŝarĝoportilo sub la stumpaj flugiloj kun kapacito de po 480 kg
    • Flugkorpo 9M114 Shturm C (AT-6 Spiral); ĉefa armilo kontraŭ kirasitaj celoj; maks. 16 pecoj kunporteblaj
    • Du UB-20-ujoj por po 20 nedirektitaj raketoj C-8 (kalibro 80mm) aŭ C-13 (kalibro 130mm)

vidu: Listo de helikoptertipoj

Eksteraj ligiloj

greke http://www.aviation.ru/Mi/#28