Mila van der Horst-Kolińska
Nederlanda esperantisto - Pola esperantisto
Mila van der HORST-KOLIŃSKA (naskiĝis 1927) estas esperantistino ekde 1960, honora membro de UEA.
Laŭ deveno ŝi estas polino. Esperantistiĝis laŭ Cseh-metodo en 1960 kaj aliĝis al Pola Esperanto-Asocio (PEA) kiel dumviva membro. Sekretario de ties filio en Szczecin (1962-65), ŝi aktive organizis kaj gvidis kursojn laŭ la aŭdvida metodo de Tibor kaj A. Sekelj. Ŝi funkciis kiel direkciano de Instituto por Oficialigo de Esperanto (1966-72). En SAT-kongreso (1972) ŝi konatiĝis kun sia estonta edzo Gerard van der Horst; post geedziĝo en 1975 translokiĝis al Hago, kie ŝi laboris en Internacia Esperanto-Instituto (1978-98), precipe por profesiigo de Cseh-metodaj instruistoj kaj modernigo de la Cseh-materialo per aldono de metodikaj konsiloj por instruantoj. Ŝia plej elstara atingo estas la realigo de la videokurso Mazi en Gondolando (1995). Ŝi estas membro de UEA kaj SAT ekde 1964, de ILEI ekde 1980, kaj ĉi ties honora membro ekde 1999.
