Milburga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Milburga (m. la 25-an de junio 715) estis anglosaksa sanktulino kaj abatino.

Ŝiaj gepatroj estis Merewalh, kiu regis Wreocensaete en okcidenta Mercia, kaj Eormenburh, filino de Aethelberht la 1-a, reĝo de Kent. Ŝiaj fratinoj estis Sankta Mildred kaj Mildgytha, kiu iĝis abatino de monaĥinejo en Northumbria. Milburga iĝis abatino de Much Wenlock, Shropshire, sed famis ĉefe pro legendaj povoj.

Laŭdire ŝi estis fuĝinta de siaj malamikoj rajdante sur blanka ĉevalo, svenis kaj falis teren. Tuj aperis akvoputo. Tre proksime homoj semis hordeon kaj alvenis por helpi ŝin. Ŝi petis ilin diri al la persekvantoj ke ili vidis ŝin kiam ili semis la hordeon, kiun ŝi komandis iĝi plenkreskinta. La kamparanoj rikoltadis la hordeon, kiam la malamikoj atingis ilin.

Estis dirate ankaŭ ke ŝi persvadis birdojn ne ataki rikoltojn.

La fest-tago de Milburga estas la 23-an de februaro, la tago de ŝia legenda falo.