Mildareveno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mildareveno (itale "Rientrodolce") estas politika asocio proksima al Radicali Italiani, kiu interesiĝas pri monda troloĝateco, ekologio kaj energio. Ĝia nomo devenas el ideo de Marco Pannella, laŭ kiu estas necesa "milda reveno" al mondo kun du miliardoj da homoj. La asocio konsideras la mondan troloĝatecon kiel la ĉefan kialon de la socia, ekologia kaj energia krizo de nia planedo kaj celas konvinki la societon, la amaskomunikilojn, la intelektulojn kaj la politikistoj pri la neceso de "dolĉa" malkreskigo de monda loĝantaro, respektante la homajn rajtojn kaj la individuajn liberojn.

La asocio havas samnomatan diskutgrupon, kiun ĉiuj povas eniri (ne nur la asocianoj). Inter la grupanoj estas Bill Ryerson, Marco Pannella, Luigi De Marchi, Maria Luisa Cohen, Andrea Furcht.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]