Mildred Bailey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mildred Bailey
Persona informo
Naskiĝo 27-an de februaro 1907 (1907-02-27)
en Tekoa, Kantono Whitman
Morto 12-an de decembro 1951 (1951-12-12) (44-jaraĝa)
en Poughkeepsie
Mortokialo diabeto
Lingvoj angla
Loĝloko De Smet
Ŝtataneco Usono
Familio
Frat(in)oj Charles Rinker • Al Rinker
Okupo
Okupo kantisto • ĵazmuzikisto
vdr
Mildred Bailey, Novjorko 1947
Foto de William P. Gottlieb

Mildred Bailey (* 27-an de februaro 1907 en la reservejo Coeur d'Alene, Idaho ĉe Tekoa, Vaŝingtonio, kiel Mildred Rinker; † 12-an de decembro 1951 en Poughkeepsie, Novjorkio) estis dum la 1930-aj jaroj fama usona ĵazkantistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Bailey iris al lernejo en Spokane; ŝia frato Al Rinker estis membro en la ritmosekcio de la bando de Paul Whiteman. Ŝi komencis sian karieron kiel dekkelkjarulo, kiam ŝi kantis la akomponaĵon je silentfilmoj kaj prezentis kantojn en muzikvendejoj. Ŝi konservis la familian nomon de sia unua edzo, Ted Bailey, kiam ŝi transloĝiĝis al Seattle, por labori kiel kantistino. Kun helpo de sia edzo, Benny Stafford, ŝi povis establiĝi ĉe la orienta marbordo de Usono kiel blus- kaj ĵaz-kantisto. En 1925 ŝi peris al sia frato Al Rinker kaj al ties amiko Bing Crosby muzikistan laboron. Crosby kompensis tion per tio, ke li prezentis ŝin en 1929 al Paul Whiteman. En la populara radioelsendo de Whiteman ŝi unuafoje prezentis en 1929 per sia versio de „Moaning Low“ kaj tuj sukcesis; tiam ŝi estis la unua ina kantisto en ĵazbando.

Ekde ĉi tiu tempo ŝi laboris kun la Whiteman Orchestra (bis 1933), kunlaboris tamen nur ekde 1931 je surdiskigoj. Kune kun sia tria edzo Red Norvo ŝi forlasis Vajtmanon pro konfrontado pri ilia salajro. Novembron de 1931 ekestis ilia dua studiosesio (kun la orkestro de Matty Malneck) je propra nomo versio de „Georgia on My Mind“, kiu fariĝis ŝia unua ranglista furoraĵo. En 1933 ŝi sonregistris aron da elstaraj diskoj kun la orkestro de Eddie Lang („What Kind O'Man Is You“) same kiel kun Tommy kaj Jimmy Dorsey, en 1934 kun la studiobando de Benny Goodman kaj ŝi ekloĝis en Novjorko. Inter 1936 kaj 1939 ŝi direktis kun Norvo propan bandon, kiu dumpase de la tempo kreskis al dudekkapa ensemblo. Celtrafa entonigo kiel soprano kaj bonega frazigo alportis al ŝi en 1936 la kromnomon Mrs. Swing. Kiam ŝi pli malfrue konatigis la pecon „Rockin' Chair“ de Hoagy Carmichael (kun The Delta Rhythm Boys kiel akompankantistoj) ŝi ricevis la kromnomon „Rockin' Chair Lady“. En la jaro 1939 ŝi gastis en la radiospektaklo de Benny Goodman; ekestis ankaŭ sonregistraĵoj kun Mary Lou Williams.

Komence de la 1940-aj jaroj ŝi prezentis – malgraŭ malsangiĝo – soloiste en la Cafe Society, en Blue Angel kaj en aliaj novjorkaj klubejoj; post la malgeedziĝo Bailey daŭrigis la laboron kun Norvo (ĝis 1945), faris tamen ankaŭ sonregistraĵojn kun Teddy Wilson (1943) kaj Louis Armstrong (1944). Meze de la 1940-aj jaroj ŝi tenis propran radiospektaklon ĉe CBS. Pro sia malsano – ŝi suferis je diabeto kaj havis korproblemojn – ŝi prezentis ĝis 1949, faris tamen en siaj lastaj vivojaroj nur malmultajn diskojn (i.a. kun Eddie Sauter). En 1950 ŝi gastis ankoraŭ kun Joe Marsala en Ĉikago; aperis la albumo A Mildred Bailey Serenade. En 1951 ŝi devis interrompi koncertvojaĝon kaj eniris en la malsanulejon de Poughkeepsie, kie ŝi mortis fine de la jaro.

Laŭ Leonard Feather Mildred Bailey estis origine influita de Bessie Smith, Ethel Waters kaj aliaj bluskantistoj. Kvankam ŝi parte havis indianajn radikojn, ŝi validas kiel unua ne-nigrula kantistino, kiu akiris renomon en ĵazo, konata pro ŝia unike facilmova sopranvoĉo, pro ŝia ĵaza frazigo, kaj pro ŝia sekura sento de svingo. Ŝiaj sonregistraĵoj kun Norvo, John Kirby, Teddy Wilson, Goodman kaj Coleman Hawkins garantias al ŝi daŭran lokon en la ĵazhistorio.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

La diska verkaro de Bailey estas dokumentita en la eldonaĵoj de la firmao Classics de 1929 ĝis 1947; el ĝi elstaras:

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]