Milena Holcová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Milena Holcová
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1954 (1954-03-13) (70-jaraĝa)
en Brno
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo verkistojuristo • prozisto • publikigisto
vdr

Milena HOLCOVÁ (naskiĝis la 13-an de marto 1954 en Brno) estas ĉeĥa esplorvojaĝistino kaj verkistino.

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Jam kiel knabineto ŝi bone lernis, pentris, elstaris en atletiko, sed ankaŭ perdiĝadis el antaŭlernejo. Post matur-ekzameno ŝi studis juron. Sopiro malkovradi, transgrimpi barilojn, ĉirkaŭrigardi la mondon, ne forlasis ŝin. Eĉ edziniĝo ne estingis la sopiron. En sia trideka jaro ŝi komprenis, ke ĉio estas malbone. Ŝi forlasis prestiĝan okupiĝon kaj kun nova edzo ŝi komencis fari tion, kion ŝi vere volis. Ŝi sciis, ke kun iometa humileco oni povas vojaĝi eĉ sen mono, aventuri respondece kaj veturpeti eblas eĉ kun tri gefiloj.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Nuntempe ŝi estas esplorvojaĝistino. Ŝiaj principoj de vojaĝo estas simplaj: plej proksime al homoj, plej eta dorsosako, plej multe da tempo, plej distance de turistoj, penetri trans „muron“ de kutimoj, tradicioj kaj unuopaj homaj sortoj. Pri siaj vojaĝoj ŝi verkas raportojn. Ŝi loĝis ĉe mongolaj paŝtistoj, afrikaj masajoj, zambiaj kamparanoj, islandaj farmistoj, ĉe usona meza klaso, laponlandaj intelektuloj, afganaj taliboj, ŝi ekkonis Indianojn de Orinoko kaj Meksiko, indiĝenojn en Laoso, kamparanojn en Kubo. Ĝis nun ŝi aŭtoris dek unu librojn.

Lastatempe ŝi ĉesas vidi sencon en vojaĝado al malproksimaj landoj, prefere ŝi esploras la pejzaĝojn de homa psiĥo. Ŝi verkis scenarion – kameran dramon „Amo en minoro“, kaj ankoraŭ unu scenarion „Riska interparolo“ – ĝi estas parto de aprezata ciklo „Privataj kaptiloj“ de ĉeĥa televida stacio Nova.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Cesty víry (Vojoj de kredo, 2000, prelegoj de 11 aŭtoroj)
  • Česká xenofobio (Ĉeĥa ksenofobio, 1998, prelegaro de 35 autoroj)
  • Nech tu děti a zmiz! (Lasu la infanojn ĉi tie kaj malaperu!, 1995, pri amaventuro)
  • Lidi 1 (Homoj 1, 1997, homoj en plenŝtopita buso)
  • Lidi 2 (Homoj 2, 1997, plejparto de nacioj kredas esti diferenca)
  • Lidi 3 (Homoj 3, 2001, vojaĝado kiel serio da eraroj)
  • Babky na divoko (Avinoj sovaĝe, 2002, sovaĝa vojaĝo kun maljunulinoj)
  • I města mají duši (Ankaŭ urboj havas animon, 2000, pri 23 urboj de la mondo)
  • Za humny nejsou lvi (Post la periferio ne estas leonoj, 2003)
  • Orinokem k přechodu (Tra Orinoko al klimaktero, 2004)
  • I města mají vši (Ankaŭ urboj havas pedikojn, 2005, pri dudek urboj de la mondo)
  • Poprvé a naposledy? (Ĉu unuafoje kaj lastfoje?, 2007, postkulisejo de televida filmo)
  • Věčný striptýz (Eterna striptizo, 2008, pri amo)
  • Romance na tři doby (Romanco por tri tempoj, 2010, amromano)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]