Milena Jesenská

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Milena JESENSKA naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1896, en Prago, Ĉeĥoslovakio kaj mortis la 17-an de majo 1944, en Ravensbrück, en Germanio. Ŝi estis ĉeĥa ĵurnalistino, verkistino kaj tradukistino.

Biografio

Milena Jesenská devenas de aristokrata familio slovaka, vivanta en Bohemio. Ŝia patro, Jan Jesensky, estis kirurgiisto kaj profesoro en la Karola Universitato de Prago. Ŝia patrino mortis kiam ŝi estis deksesjaraĝa. La patro de Jesenská estis reteniĝema kun ŝi sed donis al ŝi tutan liberecon, kio kondukis ŝin al ŝiaj unuaj spertoj pri drogaĉoj. Ŝi studis en la junulina liceo Minerva en Prago. Laŭ la volo de ŝia patro, ŝi komencis studi medicinon, sed ŝi forlasis sian studadon.

Inter 1918 kaj 1925, ŝi estis la edzino de Ernst Pollak, tradukisto el juda origino kaj vivis en Vieno. La geedziĝo, kiu rompigis la rilatojn kun ŝia familio, rapide atingis krizan punkton.

Provante liberiĝi de sia edzo, Milena Jesenská komencis labori kiel tradukisto kaj instruis la ĉeĥan lingvon ; unu el ŝiaj studentoj estis la aŭstra verkisto kaj eseisto Hermann Broch. En 1919, ŝi hazarde eltrovis novelon de Franz Kafka. Ŝi letere petis de li permeson traduki ĝin. Tiel komenciĝis pasia korespondado. Kafka nomis la leterojn de Jesenská « skribitaj kisoj ». Jesenská kaj Kafka renkontiĝis nur dufoje: kvar tagojn en Vieno kaj unu tagon en Gmünd.[1] Sed Jesenská ne volis disiĝi de sia edzo. Pro tio ĉesis ankaŭ ilia korespondado. Ambaŭ sentis, ke ne estas estonteco por ili, precipe pro la malsanemaj angoroj de Kafka. Tamen ŝi tradukis plurajn el liaj noveloj. Ŝi amikiĝis kun germanaj verkistoj Max Brod, Franz Werfel, kun la ĉeĥa aŭtoro Karel Čapek kaj lia edzino, la aktorino Olga Scheinpflugová.

Inter 1920 kaj 1923, Milena Jesenská estis ĵurnalistino. En Vieno (Aŭstrio), ŝi kunlaboris kun la praga ĵurnalo Tribuna. Inter 1923 kaj 1926, ŝi skribis por Národní Listy en Prago, kaj aniĝis en progresanta Grupo de maldekstruloj. Ŝi skribis poste por du magazinoj : Pestrý týden kaj Lidové noviny. La plej granda parto de ŝiaj laboraĵoj rilatis al la kunvivado de Ĉeĥoj, Germanoj kaj judoj. En 1938 kaj 1939 ŝi estris la politikan kulturan magazinon Přítomnost, publikigitan de Ferdinand Peroutka.

Jesenská eksedziniĝis disde Pollak kaj revenis al Prago, kie ŝi edziniĝis kun la eminenta arkitekto Jaromír Krejcar. Jesenská suferis de artrito je la genuo-artiko. Post la naskiĝo de ŝia filino Jana en 1928, ŝiaj suferadoj plifortiĝis, kontraŭ kiuj kurac-efikis nur morfino. Tiam ŝi dependiĝis de morfino. Pro unujara restado en hospitalo, ŝi perdis sian laboron kaj poste vane luktis kontraŭ la dependeco. Ŝi ankaŭ interesiĝis pri la Ĉeĥa Komunista Partio (al kiu ŝi eĉ aniĝis), sed ĉirkaŭ 1936 ĝi tute ne plu interesis ŝin.

Post la okupado de Ĉeĥoslovakio fare de la nazia armeo, Milena Jesenská partoprenis en organizaĵo de sekreta milita politika Rezistado. En 1939 ŝi laboris por la kontraŭleĝa ĵurnalo V boj kaj organizis la fuĝon de judoj al Pollando. La Gestapo arestis ŝin en novembro 1939. Sekvontjare, ŝi estis deportita al la koncentrejo Ravensbrück, kie ŝi laboris kiel flegistino. Ŝi morale kaj psikologie subtenis la aliajn malliberulojn. Tie ŝi renkontis Margarete Buber-Neumann kun kiu ŝi amikiĝis, kaj kiu poste priskribis en sia libro "Milena, Kafkas Freundin" (Milena, amikino de Kafka) tiun disvolviĝintan amikecon inter la du virinoj kaj ŝiajn lastajn monatojn en la koncentrejo. Ŝi mortis en Ravensbrück je la 17-a de majo 1944 sekve de renoperacio. Milena Jesenská estis 48-jaraĝa.

Jana "Honza" Krejcarová, la filino de Jesenská kaj de Jaromír Krejcar, iĝis verkistino por la subgrunda periodaĵo Půlnoc komence de la 1950-aj jaroj.

Filmo pri la vivo de Jesenská, enscenigita de Véra Belmont, estis ekprojekciita en 1991, Milena.

En 1995, Yad Vashem nomis Milena Jesenská kiel Justulo inter la popoloj de la mondo.

Bibliografio

  • Cesta k jednoduchosti ("La vojo de la simpleco") (1926)
  • Člověk dělá šaty ("La homo faras la vestojn") (1927)
  • Elekto de artikoloj de Přítomnost Magazino (1937–39) aperis post la morto de Jesenská.

Ankaŭ la Leteroj al Milena de Kafka estis publikigitaj.

Referencoj

  • Margarete Buber-Neumann, Milena, Seuil, 1986.
  • Mary Hockaday, Milena de Prague, Calmann-Levy, 1997.
  • Alena Wagnerova, Milena, eldonejo Rocher, 2006.

Eksteraj ligiloj

Fonto