Mileva Marić

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mileva Marić
Persona informo
Милева Марић
Naskiĝo 19-an de decembro 1875 (1875-12-19)
en Titel, Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario
Morto 4-an de aŭgusto 1948 (1948-08-04) (72-jaraĝa)
en Zuriko,  Svislando
Tombo Cemetery Nordheim vd
Religio ortodoksismo vd
Etno Serboj vd
Lingvoj germanaserbakroata vd
Loĝloko Novi Sad • Smíchov vd
Ŝtataneco Hungara reĝlando vd
Alma mater Universitato de ZurikoSvisa Federacia Instituto pri Teknologio ZurikoUniversitato de Hajdelbergo vd
Familio
Dinastio Einstein family vd
Patro Miloš Marić vd
Patrino Marija Ružić vd
Gefratoj Zorka Marić • Miloš Marić vd
Edz(in)o Albert Einstein vd
Infanoj Lieserl Einstein • Eduard Einstein • Hans Albert Einstein vd
Parencoj Sofija Golubović vd
Profesio
Okupo instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Mileva Maric

Mileva MARIĆ (naskiĝis la 19-an de decembro 1875 en Titel; mortis 1948 en Zuriko) estis matematikistino, fizikistino, unua edzino de Albert Einstein.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi vizitis gimnazion ekde 1885 en Szabács (Šabac) poste en Zagrebo, sed la lastajn jarojn finis ŝi en Svislando. Post tio ŝi ekstudis en la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio en Zuriko, kie ŝi konatiĝis kun posta edzo Albert Einstein. Ŝia diplomlaboro traktis termodinamikon.

Ŝia rilato al Einstein, supozita kunlaboro pri projektoj estas hodiaŭ diskutita. Oni konas 54 leterojn de ili, kies plimulto estas amleteroj, sed ekzistas ankaŭ fakaj leteroj (ĉefe pri termodinamiko).

En 1901 Mileva gravediĝis, sed Einstein tiam ne povis akiri laborpostenon, ili ne geedziĝis, Mileva hejmeniris kaj naskis la bebon. (Familio de Einstein - ĉefe lia patrino, Pauline - kontraŭis la rilaton.)

En 1902 naskiĝis la komuna infano, nomumita Lieserl (pri la plua sorto de la infano oni ne havas certajn informojn). Ili geedziĝis en 1903 kaj en 1904 naskiĝis la filo Hans Albert. Unu jaron poste Einstein publikigis la specialan teorion de relativeco. Tiam ili vivis, laboris kune kaj certas, ke ŝi helpis lian laboron.

Ekde 1911 la geedziĝo malboniĝis, Einstein havis multajn laborojn kaj plenumis pli kaj pli da tempo kun duagrada pli juna kuzino Elsa. Pli poste Mileva revenis al Vojevodio kaj sen interkonsento de la edzo baptigis la filojn, Hans Albert kaj Eduard (Einstein estis juddevena). Ili divorcis en 1919 kaj tiam Einstein ofertis en la divorca teksto por Mileva sumon de la Nobel-premio (aljuĝita en 1921)!

Ŝi kaj Einstein volis komune publikigi artikolon pri kapilara tubeco, sed finfine aperis nur sub nomo Einstein en Annalen der Physik. Alia artikolo traktas pri fotoelektra efiko per termodinamikaj deduktoj, kiun faris plej verŝajne Mileva.

Polemiko[redakti | redakti fonton]

Estante Albert Einstein 17-jaraĝa, aliĝis al kvar-jara instrudiploma programo pri matematiko kaj fiziko en la Zurika Politekniko. Ankaŭ la estonta edzino de Einstein, nome 20-jaraĝa Mileva Marić, aliĝis al la Politekiko tiun jaron. Ŝi estis la nura virino inter la ses studentoj de la instrudiploma kurso en la fako matematiko kaj fiziko. Dum la venontaj jaroj, la amikeco inter Einstein kaj Marić disvolviĝis al amafero, kaj ili legis librojn kune pri ekster-studobjekta fiziko en kiu Einstein ekhavis pliiĝantan intereson. En 1900, Einstein trapasis la ekzamenojn en Matematiko kaj Fiziko kaj ricevis la instrudiplomon el la Federacia Politekniko.[1] Estis multaj plendoj, ke Marić kunlaboris kun Einstein en siaj artikoloj de 1905,[2][3] konataj kiel artikoloj de la "Annus Mirabilis", sed la historiistoj de fiziko kiu studis la aferon ne trovis pruvaron ke ŝi faris gravajn kontribuojn.[4][5][6][7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stachel (2008), vol. 1 (1987), doc. 67.
  2. Troemel-Ploetz, D. (1990). "Mileva Einstein-Marić: The Woman Who Did Einstein's Mathematics". Women's Studies International Forum. 13 (5): 415–432. doi:10.1016/0277-5395(90)90094-e.
  3. Walker, Evan Harris (Februaro 1989). [https://web.archive.org/web/20120119093653/http://philosci40.unibe.ch/lehre/winter99/einstein/Walker_Stachel.pdf "Did Einstein Espouse his Spouse's Ideas?" (PDF). Physics Today. Arkivita el la originalo (PDF) en la 19a de januaro 2012. Alirita la 12an de oktobro 2019.
  4. Pais (1994), pp. 1–29.
  5. Holton, G., Einstein, History, and Other Passions, Harvard University Press, 1996, pp. 177–193.
  6. Stachel (2002), pp. 49–56.
  7. Martinez, A. A., "Handling evidence in history: the case of Einstein's wife", School Science Review, 86 (316), Marto 2005, pp. 49–56. PDF Arkivita la 11an de aŭgusto 2011 en la Wayback Machine. Alirita la 12an de oktobro 2019.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]