Milevsko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Milevsko
germane: Mühlhausen
urbo
Monaĥejo Milevsko
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Milevsko
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Písek
Administra municipo Milevsko
Historia regiono Bohemio
Memorindaĵo Monaĥejo Milevsko
Rivero Milevský potok
Situo Milevsko
 - alteco 461 m s. m.
 - koordinatoj 49° 27′ 01″ N 14° 21′ 34″ O / 49.45028 °N, 14.35944 °O / 49.45028; 14.35944 (mapo)
Areo 42,49 km² (4 249 ha)
Loĝantaro 8 896 (17.06.2011)
Denseco 209,37 loĝ./km²
Unua skribmencio 1184
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 399 01
NUTS 3 CZ031
NUTS 4 CZ0314
NUTS 5 CZ0314 549576
Katastraj teritorioj 6
Partoj de urbo 6
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Milevsko
Retpaĝo: www.milevsko-mesto.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Statuo rememoriganta finon de la dua mondmilito

Milevsko estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en norda parto de Sudbohemia regiono, distrikto Písek, 25 km nordoriente de Písek kaj 20km okcidente de Tábor. Centro de la mikroregiono, sidejo de maŝinindustrio (aertekniko), de lignaĵ-, teks- kaj nutraĵindustrioj.

La plej grava vizitindaĵo de la urbo estas ampleksa konstrukomplekso de la monaĥejo Milevsko, la plej malnova en Suda Bohemio, en 2007 parte rekonstruita kaj en 2008 proponita por la listo de Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. Inter regulaj kulturaj aranĝoj en la urbo plej famas la antaupaska karnavala procesio kun tradiciaj popolmaskoj.

La urbo nuntempe ofertas kompletajn turismajn servojn por siaj vizitantoj. Pro sia strategia situo inter la distrikto Písek, Tábor,Příbram kaj Benešov kaj kvieta nedamaĝita naturo en la proksima ĉirkaŭaĵo ĝi estas taŭga celo por trankvila feriado.

Historio

Ekde frua mezepoko ĝis la 18-a jarcento

Laŭ la arkeologiaj trovitaĵoj oni supozas, ke la regiono de la nuna urbo estis daure loĝata jam ekde paleolito. slava loĝigo estas dokumentita ekde komenco de la 8-a jarcento. Fine de la 12-a jarcento Milevsko estis signifa vojkruciĝo de komercvojoj La estonta urbo troviĝis sur la vojkruciĝo de gravaj komercvojoj. La unua skriba mencio pri ĝi devenas el 1184 kaj ĝi rilatas al nobelo Jiří z Milevska (Georgo el Milevsko). Liainiciate estis en la urbo en 1187 fondita monaĥejo, kiu baldau fariĝis unu el la plej riĉaj monaĥejoj en tuta Bohemio kaj estiĝis kultura kaj ekonomia centro de la vasta regiono

La vilaĝo ĉe la monaĥejo estas skribe dokumentita en 1327. Kiel komerca kaj metia centro ĝi akiris la unuajn urbajn privilegiojn en la 15-a jarcento.

La monaĥejo estis en la jaro 1420 forbruligita de husanoj kaj plimulton de posedaĵo uzurpis nobelaro. La monaĥejo estis posedaĵo de Rožmberk-anoj, ekde 1543 ĝi apartenis al Švamberk-anoj kaj ekde 1581 al Hodějovský-anoj, kiuj ŝanĝis ĝin je nobela sidejo. Post batalo sur Blanka Monto la monaĥejo estis redonita al ordeno de premonstratoj kaj ĝi apartenis al monaĥejo en Strahov. Laŭ decido de imperiestro Jozefo la 2-a la monaĥejo estis malfondita en la jaro 1785, sed malgraŭ tio. bienoj restis plu en posedo de Strahov.

Ekde la 19-a jarcento ĝis 1918

Dum la 19-a kaj ĝis duono de la 20-a jarcento la historio de Milevsko ne diferencas multe de la vivo de aliaj sudbohemiaj urboj. Tipaj estas por ili agrikulturaj kortoj kaj metiaj produktejoj antaŭ ĉio de potfaristoj, teksistoj kaj en Milevsko ankaŭ de aĵoj por fumantoj. Ĝenerale en tiu tempo Milevsko kaj ĝia ĉirkaŭaĵo estis malriĉa regiono. La loĝantoj vivtenis sin precipe per agrikulturo kaj metia produktado. Limigitaj eblecoj akiri vivrimedojn igis la homojn elmigri en Usonon. Konstruo de fervojo Tábor-Ražice en la jaroj 1888 ĝis 1889 ebligis pli bonan komunikon kun la mondo. Sed tio estis tre malfacila akceptigi. Bernartice rifuzis la fervojon kaj en Milevsko povis esti konstruita nur malproksime de la urbocentro. La malfacilan periodon de la unua mondmilito 1914- 1918 rememorigas monumentoj kaj krucoj en Milevsko kaj la ĉirkaŭaĵo

Periodo 1918-1948

Post la milito kaj post estiĝo de memstara Ĉeĥoslovakio akiris agrikulturistoj dum la grundreformo 750 ha da grundo el la posedaĵo de la grandbieno Strahov. En 1921 estis enkondukita elektra energio kaj unu jaron poste komencis funkcii kelkaj aŭtobusaj linioj. Sed mankis tie pli granda industria entrepreno (la plej granda estis tiam la manufakturo pri de bezonaĵoj por fumantoj, kie laboris 300 laboristoj).

Plue multo ne ŝanĝiĝis. Dum la nazia okupado estis murditaj pli ol 150 judoj. Pluraj civitanoj pagis pro sia rezista agado per siaj vivoj aŭ mortis kiel soldatoj de eksterlandaj armeoj. La fino de la milito kaj la liberigo estis tute trankvila.

Periodo 1948-1989

Post la dua mondmilito la vivo en Milevsko kaj ĝia ĉirkaŭaĵo komencis ŝanĝiĝi. Komencis konstruado de granda fabriko aerteknika. Laboreblecojn akiris ne nur loĝantoj de Milevsko sed ankaŭ de la ĉirkaŭaĵo. Alvenadis eĉ laborantoj de aliloke. Tiu fabriko laborigadis en la jaroj antaŭ la t.n.velura revolucio 3 mil dungitojn. La et metia produktado skribiloj kaj de de bezonaĵoj por fumantoj estis koncentrita en entrepreno Gama kun nova produktprogramo. Agrikultura grundo de etaj agrikulturistoj kaj eĉ de monaĥejo estis prilaborata per agrikultura kooperativo. Por virinoj estis konstruita nova fabriko teksindustria Jitex. La nombro de la loĝantoj duobliĝis kaj en la jaro 1989 ĝi estis jam triobla kaj estis pli ol dek mil.

La tuta periodo de tiuj pli ol 40 jaroj distingiĝas per kontruo de centoj da novaj loĝejoj. Multaj civitanoj konstruis proprajn familiajn domojn kaj garaĝojn. Estiĝis du mezlernejoj, kvin infanvartejoj, novaj vendejoj kaj produktejoj de servoj. Estis konstruita nova baza lernejo, fondita arta lernejo kaj speciala lernejo por hadikapuloj. La entrepreno ZVVZ konstruigis novan kulturan establaĵon- Klubon de laborantoj, kaj kun financa kaj materia helpo de ZVVZ estis konstruita vico de sportaj establaĵoj kaj sporthalo.

Periodo ekde 1989

Post la t.n. velura revolucio en la jaro 1989 okazis en la urbo pluraj ŝanĝoj. En la monaĥejon revenis premonstratoj. La monaĥejo estas parte riparata kunlabore kun premonstratoj en Strahov. Krom religiaj aktivecoj la monaĥoj aranĝas ankaŭ edukajn kaj kulturajn programojn.

Estiĝis malgrandaj privataj vendejoj, gastejoj, restoracioj kaj produktejoj de diversaj servoj. Al la nutraĵvendejoj jam nun konkuras kvar supermerkatoj. La entrepreno Jitex estis malestablita, sed baldaŭ en la kostruaĵo komencis similan laboron firmao Pleas. La konsturaĵoj de Gama estis redonitaj al la origina posedanto. En unu konstruaĵo estas drogvendejo, du konstruaĵoj estas proponataj por vendo kaj la reston la posedanto riparas. La plejparto de la laborantoj estis maldungita. Sed nenio povis anstataŭi malkreskon de produktado en ZVVZ. La nombro de dungitoj estas nun duono de antaŭrevolucia stato. Sekvis malkresko de la loĝantoj - en 2005 en la urbo estis registritaj 9 271 loĝantoj.

La urba oficejo konstruigis du pensiulejojn, riparas la stratojn, kun subvencio de EU estis riparita kaj modernigita La domo de kulturo kaj rekonstruita ponto trans rivereton Milevsko. Novan konstruaĵon havas ankaŭ la financa oficejo.

Vidindaĵoj

  • parko Bažantnice (Fazanejo) en la senpera proksimeco de la monaĥejo, en kiu estas ekspoziciataj statuoj, kiuj estis kreitaj de skulptistoj el diversaj landoj de la mondo enkadre de Granitaj simpozioj, kiuj tie okazis ĉiujare en la jaroj 19921996.

Esperanto

En Milevsko okazis de la 1-a ĝis la 3-a de aprilo 2011 Sabla Printempo.

Ĝemeliĝoj

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:KapoMunicipoNav Dmýštice | Klisín | Milevsko | Něžovice | Rukáveč | Velká Ŝablono:PiedoMunicipoNav