Militarismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La vorto militismomilitarismo havas tri signifajn nuancojn:

  1. Laŭ la plej ofta difino temas pri ideologio, kiu defendas la opinion ke nur forta armea potenco garantias politikan sekurecon kaj pacon. En sia plej milda formo la ideologio servas por legitimigo de armado respektive vetarmado, en pli fortaj formoj signifas la pliverŝajnigon de militaj konfliktoj. Post la komenciĝo de la 21-a jarcento la koncepto ofte difiniĝas kiel la malo de pacismopacifismo kaj do estas kontraŭaganto al la civitanaj movadoj pri paco kaj malarmado.
  2. Kontraste al tio la brazila sociologo Willems difinas la vorton tiel, ke tuta socio orientiĝas laŭ armeaj kutimoj kaj valoroj, plej volonte jam vidas infanojn en uniformoj kaj kun ludaj armiloj ktp., sen ke ĝi nepre estu avida je realaj militaj konfliktoj. Malo de tiu koncepto estus kamparana, burĝa aŭ intelektula malŝatego de ĉio armea (iusenca "malmilitismo").
  3. Laŭ la difino de la sciencisto Walter Benjamin fine la vorto difiniĝas kiel "devo por ĝenerala apliko de perforto kiel rimedo de ŝtata politiko".

Militarismo kiel ideologio

Historie la militarismo ligiĝas al ŝtatoj kiel Sparto, la Romia Imperio, Prusio aŭ ankaŭ modernaj imperiismaj ŝtatoj kiel la Japana Imperio antaŭ la Dua Mondmilito, la koloniisma Brita Imperio aŭ la faŝismaj ŝtatoj kiel Nazia Germanio aŭ Italio sub Benito Mussolini. Plue eblas asociigi la militarismon kun ankoraŭ ekzistantaj komunismaj ŝtatoj kiel Nord-Koreio, kie la armeo havas plej altan politikan prioritaton.

Militarismo kiel kultura stilo

Militarismo kiel kultura stilo estas karakterizita per la troigita valorigo de armeaj hierarkioj, armiloj, ordenoj, uniformoj (kiuj en festaj eventoj povas anstataŭigi elegantajn privatajn vestaĵojn), paradoj, mitoj, ritoj kaj la komunikaj stiloj de ordono kaj obeo. Ofte la apliko de perforto kiel en militoj kaj la rilataj konsciaj statoj kaj emocioj estas glorigitaj (ekzemple ĉe Ernst Jünger) kaj armeanoj estas heroigitaj. La soldato iĝas rola modelo por la socio (tre malnovstila germana frazo tekstas Der Soldat, der Soldat ist der erste Mann im Staat - "la soldato, la soldato pinte rolas en la ŝtato"). Ekzemploj por tiaspeca socia ordo estas la Germana Regno inter la jaroj 1871 kaj 1914 kaj Nazia Germanio.

Escepte militarismaj ŝtatoj laŭ tiu difino, kiel ekzemple la regno Prusio sub la soldata reĝo Friedrich Wilhelm la 1-a, kiu tute ne militis, aŭ la Germana Regno inter la jaroj 1871 kaj 1914, kiu implikiĝis en malmultaj militoj, ne nepre signifis fortan realan militadon, dum aliaj ŝtatoj, kiuj ne estis kulture militarismaj, sed konsideris militadon praktika politika instrumento, kiel ekzemple la demokratia Usono, engaĝiĝis en multnombraj militoj.